Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Emmy Lang * Dort wo die Sonne küsst das Meer Germana Arg-1481-734 2012-12-28 18:12 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Tie kie la suno kisas la maron Esperanto Arg-1482-734 2012-12-28 18:03 Manfred nur tiun forigu

Emmy Lang,
Tie kie la suno kisas la maron

 

Emmy Lang,
Dort wo die Sonne küsst das Meer

 
tradukita de Manfred Retzlaff    
 
La Sun' la maron delikate kisas jen,   Sanft wie die Sonne küsst das Meer
karesas milde ĝiaj ondoj vangojn ŝiajn;   und zärtlich streicheln seine Wogen ihre Wangen,
ankoraŭ devas bridi ŝi dezirojn iajn,   noch muss sie zügeln ihr Verlangen,
en ĝin mergiĝi por la nokto, en malplen'   hineinzutauchen für die Nacht und leer
lasante sian spacon enĉielan, kie   zurückzulassen ihren Himmelsraum,
la luno kaj la steloj brilas idilie,   wo Mond und Sterne kaum
apenaŭ anstataŭigante forton ŝian. -   ersetzen können ihren Glanz und ihre Kraft -
Ravite spektas ni la ludon, la genian.   und doch, das Wechselspiel ist meisterhaft.
 
Sed baldaŭ post tenera intertuŝo ĉi   Alsbald nach zartem sich berühren, sieht
ensinkas la amantoj unu en alian;   die beiden Liebenden man rasch in sich versinken.
dronante malaperas en abismon ian   Fast scheint für immer zu ertrinken
la tago, kiun tiras suben ŝi kun si.   der Tag, den es mit in die Tiefe zieht.
Atestas nokto nur pri l' ama interago,   Am Horizont zeugt von dem Liebesspiele
kaj tiuj horoj, kiuj mortis kun la tago,   das tiefe Schwarz der Nacht nur, das so viele
forsinkas ĉe la nigra limo horizonta,   der Stunden, die dem Tod des Tages nicht entronnen,
revenas ili kun aŭror' de l' tag' venonta.   verschlingt, bis in der Morgenröte sacht sie wiederkommen.
 
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Emmy Lang (*1914-01-05 - †1944-11-21).

Tiu ĉi poemo aperis en 2002 en la germana
semajna revuo "Hörzu".
Traduko de la Germana poemo "Dort wo die
Sonne küsst das Meer" de Emmy Lang
(*1914-01-05 - †1944-11-21) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04).