Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Max Knight The Three Sparrows Angla Arg-1201-73 2012-08-19 12:50 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo La tri paseroj Esperanto 1984-02 Arg-143-73 2004-01-30 09:00 Manfred nur tiun forigu
Christian Morgenstern * Die drei Spatzen Germana Arg-142-73 | MR-112.2 2003-11-02 08:49 Manfred nur tiun aldonu

Christian Morgenstern,
La tri paseroj

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Sidadas sur branĉo sen foli’
kun ventro al ventro paseroj tri.
 
Jen inter la liva kaj dekstra ul’
enmeze sidadas la senhontul’.
 
Okulojn fermis jam ĉiu paser’,
kaj falas sur ilin neĝer’ kaj neĝer’.
 
Kunpremas jen sin la paseroj tre,
malvarmon sentas la meza ne.
 
Kaj ili, aŭdante la batojn de l’ kor’,
ankoraŭ jen sidas, se ne flugis for.
 
Traduko de la Germana poemo "Die drei
Spatzen" de Christian Morgenstern (Kristiano
Matenstelo, *1871-05-06 - †1914-03-31)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1984-02.