Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Laboro Esperanto 1984 Arg-1470-728 | MR-047-1 2014-04-11 22:33 Manfred nur tiun forigu
Heinrich Lersch * Arbeit Germana Arg-1469-728 2014-06-26 18:04 Manfred nur tiun aldonu

Heinrich Lersch,
Laboro

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Muĝe falas marteloj,
takte kun peza bat'.
Krias metalaj langoj.
Ek, al la laborad'!
 
Knaras kaj kriĉas rimenoj,
pezas al ni la labor',
sonas tien kaj reen
de la komandoj sonor'.
 
Estas kantado forta
tio, potenca, sen fin',
estas muziko por ĉiu,
kiu kutimis ĝin.
 
Traduko de la Germana poemo "Arbeit" de
Heinrich Lersch (*1889-09-12 -
†1936-06-18) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1984.

Pri la poeto vidu la retejojn
http://de.wikipedia.org/wiki/Heinrich_Lersch
kaj http://gutenberg.spiegel.de/autor/780
kaj http://de.metapedia.org/wiki/Heilige_Flamme!_Glüh!.