Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff [Koro mia, kio iĝas] Esperanto 1983 Arg-1462-725 | MR-036-1 2012-12-26 23:41 Manfred nur tiun forigu
Johann Wolfgang von Goethe * [Herz, mein Herz was soll das geben? ] Germana Arg-1461-725 2012-12-26 23:48 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
[Koro mia, kio iĝas]

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Nova amo - nova vivo
 
Koro mia, kio iĝas?
Kio tiel pelas vin?
Mia vivo aliiĝas,
Ne plu mi rekonas min.
Foras, kio mn ĝojigis,
Foras, kio min tristigis,
Foras ja trankvilo mia.
Aĥ, pro kio ĉio tia?
 
Ĉu katenas min juneco
Aŭ ĉarmeco de l' knabin'?
La rigardo de boneco,
Ĉu ĝi tiel ligas min?
Se mi volas kuraĝiĝi
Kaj rapide retiriĝi,
Sammomente iras mi
Pretervole re al ŝi.
 
Kaj per tiu serĉ-fadeno
la knabino tenas min.
Granda estas mia peno,
Mi tro multe amas ŝin.
En feina cirklo ŝia
Enŝlositas vivo mia.
Ĉio aliigis sin!
Amo, amo, lasu min!
 
Traduko de la Germana poemo "[Herz, mein
Herz was soll das geben? ]" de Johann
Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 -
†1832-03-22) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1983.