Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Wouter Pilger Ĉiuj floroj estas for Esperanto Arg-1454-722 2012-12-11 19:06 Manfred nur tiun forigu
Pete Seeger * Where have all the flowers gone? Angla Arg-1452-722 2012-12-11 18:53 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Kelka floro, kie ĝi Esperanto 1984-05-13 Arg-1453-722 | MR-150-1 2012-12-11 19:22 Manfred nur tiun aldonu

Pete Seeger,
Ĉiuj floroj estas for

 
tradukita de Wouter Pilger
 
Ĉiuj floroj estas for,
Kie ili estas nun?
Ĉiuj floroj estas for,
Jam de longa temp'.
Ĉiuj floroj estas for,
Knabin' ilin premis al la kor'
Ĉu nun komprenas vi?
Ĉu nun komprenas vi?
 
Ĉiuj knabinoj estas for,
Kie ili estas nun?
Ĉiuj knabinoj estas for,
Jam de longa temp’.
Ĉiuj knabinoj estas for,
Edziniĝis post ador'
Ĉu nun komprenas vi?
Ĉu nun komprenas vi?
 
Ĉiuj edzoj estas for,
Kie ili estas nun?
Ĉiuj edzoj estas for,
Jam de longa temp’.
Ĉiuj edzoj estas for,
Soldatiĝis kun dolor'
Ĉu nun komprenas vi?
Ĉu nun komprenas vi?
 
Ĉiuj soldatoj estas for,
Kie ili estas nun?
Ĉiuj soldatoj estas for,
Jam de longa temp’.
Ĉiuj soldatoj estas for,
En la tomboj de l' memor'
Ĉu nun komprenas vi?
Ĉu nun komprenas vi?
 
Ĉiuj tomboj estas for,
Kie ili estas nun?
Ĉiuj tomboj estas for,
Jam de longa temp’.
Ĉiuj tomboj estas for,
Kovras ilin flor-trezor'
Ĉu nun komprenas vi?
Ĉu nun komprenas vi?
 
Ĉiuj floroj estas for,
Kie ili estas nun?
Ĉiuj floroj estas for,
Jam de longa temp'.
Ĉiuj floroj estas for,
Knabin' ilin premis al la kor'
Ĉu nun komprenas vi?
Ĉu nun komprenas vi?
 
Traduko de la Angla poemo "Where have all
the flowers gone?" de Pete Seeger en
Esperanton de Wouter Pilger (*1942-01-26
- †2006-08-15).

Pri Wouter Pilger vidu la vikipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Wouter_Pilger.
La esperantigo de la kanto troviĝas en
http://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%88iuj_floroj_estas_for.
Sondisko kun la kantata tekcto de tiu ĉi
esperantigo estas aŭdebla en
http://www.ipernity.com/doc/55897/3641585.