Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Pilger, Wouter Ĉiuj floroj estas for Esperanto Arg-1454-722 2012-12-11 19:06 Manfred nur tiun forigu
Retzlaff, Manfred Kelka floro, kie ĝi Esperanto 1984-05-13 Arg-1453-722 | MR-150-1 2012-12-11 19:22 Manfred nur tiun forigu
Seeger, Pete * Where have all the flowers gone? Angla Arg-1452-722 2012-12-11 18:53 Manfred nur tiun aldonu

Pete Seeger,
Kelka floro, kie ĝi

 

Pete Seeger,
Ĉiuj floroj estas for

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Wouter Pilger
 
Kelka floro, kie ĝi   Ĉiuj floroj estas for,
estas nur restinta?   Kie ili estas nun?
Kie estas ĝi, ĉu vi   Ĉiuj floroj estas for,
tion scias?   Jam de longa temp'.
Kiu scias ĝin, ho Di'!   Ĉiuj floroj estas for,
Inoj plukis tiujn ĉi.   Knabin' ilin premis al la kor'
Kiu komprenos ĝin?   Ĉu nun komprenas vi?
Kiu komprenos ĝin?   Ĉu nun komprenas vi?
 
Kelka ino, kie ŝi   Ĉiuj knabinoj estas for,
Estas nur restinta?   Kie ili estas nun?
Kie estas ŝi, ĉu vi   Ĉiuj knabinoj estas for,
Tion scias?   Jam de longa temp’.
Kiu scias ĝin, ho Di'!   Ĉiuj knabinoj estas for,
Viroj prenis tiujn ĉi.   Edziniĝis post ador'
Kiu komprenos ĝin?   Ĉu nun komprenas vi?
Kiu komprenos ĝin?   Ĉu nun komprenas vi?
 
Kelka viro, kie li   Ĉiuj edzoj estas for,
estas nur restinta?   Kie ili estas nun?
Kie estas li, ĉu vi   Ĉiuj edzoj estas for,
tion scias?   Jam de longa temp’.
Kiu scias ĝin, ho Di'!   Ĉiuj edzoj estas for,
Soldatiĝis tiuj ĉi.   Soldatiĝis kun dolor'
Kiu komprenos ĝin?   Ĉu nun komprenas vi?
Kiu komprenos ĝin?   Ĉu nun komprenas vi?
 
La soldatoj, kiujn mi   Ĉiuj soldatoj estas for,
vidis militiri,   Kie ili estas nun?
kie estas tiuj ĉi?   Ĉiuj soldatoj estas for,
Ĉu vi scias?   Jam de longa temp’.
Kiu scias ĝin, ho Di'!   Ĉiuj soldatoj estas for,
Entombiĝis tiuj ĉi.   En la tomboj de l' memor'
Kiu komprenos ĝin?   Ĉu nun komprenas vi?
Kiu komprenos ĝin?   Ĉu nun komprenas vi?
 
Kie la tombejoj ĉi   Ĉiuj tomboj estas for,
estas sur la tero?   Kie ili estas nun?
Kie estas tiuj ĉi?   Ĉiuj tomboj estas for,
Ĉu vi scias?   Jam de longa temp’.
Kiu scias ĝin, ho Di'!   Ĉiuj tomboj estas for,
Plorkovritas ĉiuj ĉi.   Kovras ilin flor-trezor'
Kiu komprenos ĝin?   Ĉu nun komprenas vi?
Kiu komprenos ĝin?   Ĉu nun komprenas vi?
 
Traduko de la Angla poemo "Where have all
the flowers gone?" de Pete Seeger en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
en 1984-05-13.

Mi, Manfred Retzlaff, verkis tiun ĉi
tradukon laŭ la germanigo de Max Colpet.
Pri tiu rigardu la vikipediejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Max_Colpet.
  Ĉiuj floroj estas for,
    Kie ili estas nun?
    Ĉiuj floroj estas for,
    Jam de longa temp'.
    Ĉiuj floroj estas for,
    Knabin' ilin premis al la kor'
    Ĉu nun komprenas vi?
    Ĉu nun komprenas vi?
 
   
    Traduko de la Angla poemo "Where have all
the flowers gone?" de Pete Seeger en
Esperanton de Wouter Pilger (*1942-01-26
- †2006-08-15).

Pri Wouter Pilger vidu la vikipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Wouter_Pilger.
La esperantigo de la kanto troviĝas en
http://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%88iuj_floroj_estas_for.
Sondisko kun la kantata tekcto de tiu ĉi
esperantigo estas aŭdebla en
http://www.ipernity.com/doc/55897/3641585.