Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Bob Dylon * Blowin' in the Wind Angla 1962-04 Arg-1446-720 2012-12-11 09:07 Manfred nur tiun aldonu
Hans Bradtke Die Antwort weiß ganz allein der Wind Germana Arg-1448-720 2012-12-11 09:13 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Kiom da mono elspezas la hom' Esperanto 1984-04-29 Arg-1447-720 | MR-148-1 2012-12-11 09:05 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Kiom da mono elspezas la mond' Esperanto Arg-1449-720 2012-12-11 09:50 Manfred nur tiun forigu

Bob Dylon ,
Kiom da mono elspezas la mond'

 

Bob Dylon ,
Kiom da mono elspezas la hom'

 
tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Manfred Retzlaff
 
Kiom da mono elspezas la mond'   Kiom da mono elspezas la hom'
por bomboj, raketoj kaj mort'?   Por la armilar' sur la ter'? -
Multaj sin gloras, paradas per bus',   Kaj kiom da vortoj diratas de li?
sufer' nek mildiĝas nek sort'.   Kaj ne malpliiĝas mizer'!
 
Kiom okazu ankoraŭ mizer',   Ĉu devos okazi la lasta milit'
ĝis venos por savo la vort'.?   Kun neimagebla mizer'?
Respondas, amik', tutsole nur la vent',   Respondon, amik', ja scias nur la vent',
respondas tutsole nur la vent'.   Repondon ja scias nur la vent'.
 
Kiom da vojoj en tuta la mond'   Kiom da stratoj sur tiu ĉi ter'
abundas per larmoj, sufer'?   Kondukas al senesperec'? -
Kaj oceanoj ĝis mara profund'   Kaj tiom da maroj en tiu ĉi mond'
plenplenas per trista mizer'!   Plenplenas de plor' kaj tristec'? -
 
Kiom da inoj dum tutsola viv'   Kaj kiom da inoj atendas, ho ve,
atendas en vea toler'?   Kaj restas en tia solec'?
Respondas, amik', tutsole nur la vent',   Respondon, amik', ja scias nur la vent',
respondas tutsole nur la vent'.   Repondon ja scias nur la vent'.
 
Kiom da homoj en malliberec'   Kiom da homoj en malliberec'
sopiras la ŝanĝon de l' stat'?   Suferas nur pro opini'? -
Kaj geinfanoj milionoj dum nokt'   Kaj kiom da homaj infanoj, ho jes,
ne dormas pro morda malsat'!   Malsatas sur ter tiu ĉi?
 
Kiom da homoj noktpetas en rev':   Kaj kial la revoj sur pac' sur al ter'
"Ho venu al ni bonas fat'!"   Ne efektiviĝas sur ĝi?
Respondas, amik', tutsole nur la vent',   Respondon, amik', ja scias nur la vent',
respondas tutsole nur la vent'.   Repondon ja scias nur la vent'.
 
  Traduko de la Angla poemo "Blowin' in the
Wind" de Bob Dylon (civila nomo: Robert
Allen Zimmermann, *1941-05-24) en Esperanton
de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1984-04-29.

La melodio de tiu ĉi kanto, kiun verkis
la aŭtoro Bob Dylon (civila nomo: Robert
Allen Zimmermann) ankaŭ, aŭdeblas en
http://www.youtube.com/watch?v=tGO8snK98l0.
Pri la muziknotoj vidu:
http://de.scribd.com/doc/9589786/Bob-Dylan-Blowin-in-the-wind-notes.
Traduko de la Angla poemo "Blowin' in the
Wind" de Bob Dylon (civila nomo: Robert
Allen Zimmermann, *1941-05-24) en Esperanton
de Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Troveblas tiu ĉi esperantigo de la
kanto-teksto en http://www.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf
sub http://www.esperanto.de/kantoj/index-giessner.html.
Pri Joachim Gießner vidu la vikipediejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Joachim_Gie%C3%9Fner.