Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Libro de la kantoj, Lirika intermezo, VI Esperanto 1984-02-24 Arg-1439-716 | MR-145-1 2012-12-09 14:29 Manfred nur tiun forigu
Heinrich Heine * Buch der Lieder, Lyrisches Intermezzo, VI Germana Arg-1438-716 2012-12-09 13:20 Manfred nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Libro de la kantoj, Lirika intermezo, VI

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Alpremu la vangon al mia vang',
Ke niaj larmoj kuniĝu,
Kaj vian koron al mia kor',
Ke l' flamoj unuiĝu.1)
 
Se en la flamon enverŝas sin
De niaj larmoj fluo
Kaj se mi tre firme brakumas vin,
Mi mortos pro am-ĝuo.
 
Traduko de la Germana poemo "Buch der
Lieder, Lyrisches Intermezzo, VI" de
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17)
en Esperanton de Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) en 1984-02-24.
 
1) aŭ:\\Alpremu la vangon al mia vang',\\Ke
niaj larmoj kunfluu\\Kaj vian koron al
mia kor',\\Ke niaj flamoj unuu.