Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Libro de la kantoj, La reveno, I Esperanto 1984 Arg-1435-714 2012-12-09 12:12 Manfred nur tiun forigu
Heinrich Heine * Buch der Lieder, Die Heimkehr, I Germana Arg-1434-714 2012-12-09 10:23 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Buch der Lieder, Die Heimkehr, I

 

Heinrich Heine,
Libro de la kantoj, La reveno, I

 
    tradukita de Manfred Retzlaff
 
In mein gar zu dunkles Leben   Mian vivon igis hela
Strahlte einst ein süßes Bild;   Dolĉa bildo per radi'
Nun das süße Bild erblichen,   Nun la bildo paliĝintas.
Bin ich gänzlich nachtumhüllt.   En noktego estas mi.1)
 
Wenn die Kinder sind im Dunkeln,   Kiam estas en malhelo,
Wird beklommen ihr Gemüt,   La infano, timas ĝi;
Und um ihre Angst zu bannen,   Por forigi la premecon
Singen sie ein lautes Lied.   Laŭte kantas tiu ĉi.
 
Ich, ein tolles Kind, ich singe   Infanece, ne tre plaĉe
Jetzo in der Dunkelheit;   Kantas mi en malhelec';
Klingt das Lied auch nicht ergötzlich,   Sed la kanto liberigis
Hats mich doch von Angst befreit.   Min de mia kor-premec'.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17).
 
    Traduko de la Germana poemo "Buch der
Lieder, Die Heimkehr, I" de Heinrich Heine
(*1797-12-13 - †1856-02-17) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
en 1984.
 
    1) aŭ:\\Mia viv', per dolĉa bildo\\Lumigita
estis ĝi.\\Nun la bildo paliĝintas,\\En
noktego estas mi.