Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Buch der Lieder, Junge Leiden, Romanzen VI Germana Arg-1432-713 2012-12-09 09:09 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Libro de la kantoj, Junaĝaj suferoj, Romancoj VI Esperanto Arg-1433-713 2012-12-09 09:52 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Libro de la kantoj, Junaĝaj suferoj, Romancoj VI

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Marŝadas hejmen al la patri',
Estintaj kaptitoj militaj,
Du grenadistoj tra Germani'
Kaj ekestis tre afliktitaj.
 
Kaj kredi ĝin ili volis ne,
Ke estis Francujo perdita,
Kaj estis venkita la granda arme' -
Kaj la imperiestro kaptita.
 
Ekploris ambaŭ jen kune tre,
Por tiu novaĵo tristiga.
Kaj diris la unu: Ho, kia ve'!
"Aĥ, estas ĝi doloriga!"
 
"Mi volus morti ja kun vi,
Perdiĝis la afero.
Sed hejme mia famili'
Atendas en mizero."
 
Sed tion ne interesas min,
Mi havas alian deziron.
Almozojn petegu infan' kaj virin',
Ni liberigu la Siron.
 
Permesu, ho frat', ke vin petu mi:
Se mi nun mortos ie,
Kunportu min hejmen al la patri'
Kaj enterigu min tie.
 
La krucon de l' honoro vi
Kun la pafil' aldonu,
Surkore metu ĝin, al mi
La spadon vi alzonu.
 
Entombe hejme en Franci'
Mi kuŝos, ĝis aŭdos trotadon
De la ĉevaloj henantaj mi
Kaj de la kanonoj tondradon.
 
Jen rajdos la Siro kun nia arme'.
Mi havas nur unu deziron.
Entombe plu restos mi tiam ne,
Ekstaros mi ŝirmi la Siron.
 
Traduko de la Germana poemo "Buch der
Lieder, Junge Leiden, Romanzen VI" de
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17)
en Esperanton de Manfred Retzlaff
(*1938-11-04).