Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Libro de la kantoj, Junaĝaj suferoj, Romancoj V Esperanto 1984 Arg-1431-712 | MR-141-1 2012-12-08 23:21 Manfred nur tiun forigu
Heinrich Heine * Buch der Lieder, Junge Leiden, Romanzen V Germana Arg-1430-712 2012-12-08 22:57 Manfred nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Libro de la kantoj, Junaĝaj suferoj, Romancoj V

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Knabinon sorĉigis mia avin'
Kaj oni al brul-morto
Kondamnis post torturo ŝin;
Ŝi ne konfesis per vorto.
 
En fornon oni ŝovis ŝin,
Ŝi kriis pro sufero,
Kaj kiel korniko ŝi levis sin
En nigra fum' al supero.
 
Vi nigra plumhava avino de mi,
Ho, venu en mian karceron,
Enflugu tra l' krado al mi tien ĉi
Kaj portu al mi manĝaĵeron.
 
Ho nigra, plumhava avino vi,
Ho, zorgu por mia trankvilo,1)
Ke l' korniko ne piku l' okulojn de mi,
Dum pendas mi de l' pendumilo
.
 
Traduko de la Germana poemo "Buch der
Lieder, Junge Leiden, Romanzen V" de
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17)
en Esperanton de Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) en 1984.
 
1) aŭ:\\Min lasu en trankvilo,\\Ne piku
miajn okulojn vi,\\Dum pendas mi de l'
pendumilo.