Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Buch der Lieder, Junge Leiden, IX Germana Arg-1428-711 2012-12-07 22:57 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Libro de la kantoj, Junaĝaj suferoj, IX Esperanto 1983 Arg-1429-711 | MR-140-1 2012-12-07 23:05 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Libro de la kantoj, Junaĝaj suferoj, IX

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Per rozoj, cipresoj estiel dekor'
Ornami mi volus per falsa or'
La libron kun miaj kantoj en ĝi,
Tombigi en ĝin ilin volus mi.
 
Se movus enfosi la amon mi kun
La kantoj, mi povus ripozi nun.
Ekfloros por mi sur la tombo flor'
Nur, kiam rompiĝus al mi la kor'.
 
Jen estas la kantoj nun antaŭ vi
Sovaĝe iĝintaj profunde el mi,
Samkiel la laf' el vulkana krater'
Ŝpruciĝas eksteren kun kelka fajrer'.
 
Ripozas ĝi mute nun, mia kantar',
Kuŝadas rigide en iu librar',
Sed kiam la amo eklevos sin,
La ardo denove vivigos ĝin.
 
Ekiĝas en mi ia antaŭsent':
Post tre multaj jaroj - eĉ pli ol cent -
La amo ree vivigos vin,
La dolĉa amaĵo al iu virin'.
 
Kam kiam la sorĉo malligos sin,
La palaj literoj rigsrdos vin,
Rakontos al vi pri la kor-disŝir'
Kaj flustros sopire pri am-dezir'.
 
Traduko de la Germana poemo "Buch der
Lieder, Junge Leiden, IX" de Heinrich
Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17)
en Esperanton de Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) en 1983.