Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Libro de la kantoj, Junaĝaj suferoj, VI Esperanto 1983 Arg-1422-707 | MR-137-1 2012-12-07 12:35 Manfred nur tiun forigu
Heinrich Heine * Buch der Lieder, Junge Leiden, VI Germana Arg-1421-707 2012-12-07 11:33 Manfred nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Libro de la kantoj, Junaĝaj suferoj, VI

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Nur atendu, vi ŝipisto,
Tuj mi iros for kun vi,
De du inoj mi foriras,
De Eŭropo kaj de ŝi.
 
Sanga fonto, vi rompiĝu
El la korpo, el la kor',
Ke por mia varma sango
Skribitiĝu la dolor'.
 
Kial treme nun hodiaŭ
Mian sangon timas vi,
Kvankam staris longajn jarojn
Antaŭ vi sangante mi.
 
Ĉu ankoraŭ ĝi konatas
Al vi tiu histori'
De serpento, kiu pomon
Donis al pra-ul' de ni?
 
Same kiel mizerigis
Tiun nia pra-patrin',
Tiel ankaŭ vi min tentis,
Tute vi detruis min.
 
Traduko de la Germana poemo "Buch der
Lieder, Junge Leiden, VI" de Heinrich
Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17)
en Esperanton de Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) en 1983.