Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heine, Heinrich * Buch der Lieder, Junge Leiden, V Germana Arg-1419-706 2012-12-07 09:40 Manfred nur tiun forigu
Retzlaff, Manfred Libro de la kantoj, Junaĝaj suferoj, V Esperanto 1983-06-29 Arg-1420-706 | MR-136-1 2012-12-07 10:00 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Buch der Lieder, Junge Leiden, V

 

Heinrich Heine,
Libro de la kantoj, Junaĝaj suferoj, V

 
    tradukita de Manfred Retzlaff
 
Schöne Wiege meiner Leiden,   Bela loko de sufero,
Schönes Grabmal meiner Ruh,   Bela tombo estas vi.
Schöne Stadt, wir müssen scheiden, -   Bela urbo, estas vero,
Lebe wohl! ruf ich dir zu.   Ke adiaŭ diras mi.
 
Lebe wohl, du heilge Schwelle,   Nun adiaŭ, promenejo,
Wo da wandelt Liebchen traut;   Kie iris la knabin',
Lebe wohl! du heilge Stelle,   Nun adiaŭ, sankta ejo,
Wo ich sie zuerst geschaut.   Kie mi ekvidis ŝin.
 
Hätt ich dich doch nie gesehen,   Se ne estus mi vidinta
Schöne Herzenskönigin!   Vin, de mia kor' reĝin'!
Nimmer war es dann geschehen,   Ja ne estus okazinta,
Daß ich jetzt so elend bin.   Ke mizer' premegas min.
 
Nie wollt ich dein Herze rühren,   Ke vi amu min pasie
Liebe hab ich nie erfleht;   Mia estis ne dezir',
Nur ein stilles Leben führen   Mi nur volis vivi tie,
Wollt ich, wo dein Odem weht.   Kie blovas via spir'.
 
Doch du drängst mich selbst von hinnen,   Vi amarajn vortojn diras,
Bittre Worte spricht dein Mund;   Kaj min puŝas de mi for.
Wahnsinn wühlt in meinen Sinnen,   Tio tute min disŝiras,
Und mein Herz ist krank und wund.   Malsanegas mia kor'.
 
Und die Glieder matt und träge   Kaj mi sentas egan lacon,
Schlepp ich fort am Wanderstab,   Min fortrenas kun baston',
Bis mein müdes Haupt ich lege   Ĝis mi trovas mian pacon
Ferne in ein kühles Grab.   Fore sub tombeja ŝton'.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17).
  Traduko de la Germana poemo "Buch der
Lieder, Junge Leiden, V" de Heinrich Heine
(*1797-12-13 - †1856-02-17) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
en 1983-06-29.