Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Morgenstern, Christian * An eine Freundin Germana Arg-136-70 2004-02-01 10:41 Manfred nur tiun aldonu
Nüesch, Willy Al amikino Esperanto 2003-10 Arg-137-70 2013-08-28 18:32 Manfred nur tiun forigu

Christian Morgenstern,
Al amikino

 
tradukita de Willy Nüesch
 
"Ne lasu morti heroon en via koro!"
Se vi velkas kiel flor' en aŭtuno, -
tamen ne ĉesu aspiri pri l' krono de floro!
 
Ĉiuj aliaj kronoj certe postrestos,
svenos kiel la membroj de ili kovrataj ...
sur la granda ponto nur tiu vin vestos -
 
al vi supre la frunton spiritan drapiros;
kaj estonte, kiam vi ree descendis,
ĉirkaŭfluita de sankta brilo vi iros.
 
Traduko de la Germana poemo "An eine
Freundin" de Christian Morgenstern (Kristiano
Matenstelo, *1871-05-06 - †1914-03-31)
en Esperanton de Willy Nüesch (Etzelstr.
6, CH-8634 Hombrechtikon, Svislando,
*1927-05-09) en 2003-10.

La tradukinto Willy Nüesch (Etzelstr. 6,
CH-8634 Hombrechtikon, Svislando, telefono:
+41-(0)31-302 66 56)donis al mi, Manfred
Retzlaff, la permeson publikigi siajn
poem-tradukojn en mia interreta poem-kolekto
„Argiope.bl0rg.net“. Li ankaŭ kontrolis
tiun chi elpresaĵon kaj mi korektis
tajperarojn laŭ liaj indikoj.
Tiu ĉi lia traduko aperis en la literatura
revuo "Fonto" n-ro 274 en Oktobro 2003.