Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Buch der Lieder, Traumbilder, X Germana Arg-1405-698 2012-12-05 22:39 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Libro de la kantoj, Sonĝobildoj, X Esperanto 1984 Arg-1406-698 2012-12-05 22:57 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Libro de la kantoj, Sonĝobildoj, X

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Mi multaj mortintoj priĵuris
Per forto de mia vort'.
Sed ili nun jam forkuris
Al nokto kaj al mort'.
 
La vorton malsovaĝigan
De l' majstro forgesis mi
Kaj en la nebulon timigan
Nun tiras min tiuj ĉi.
 
Min lasu, demonoj malhelaj,
Min lasu, forigu vin!
Ankoraŭ plezuroj tre belaj
Ĉi tie atendas min.
 
Por trovi la sorĉo-floron
Mi devas streĉi min.
Ĉu havas la vivo valoron,
Se mi ne malkovros gin?
 
Deziras mi unu fojon
Ŝin premi al mia kor',
Por senti ĉielan ĝojon,
Ŝin kisi kun dolor'.
 
Mi volas nur unu fojon
Amvorton aŭdi de ŝi,
La malhelegan vojon
Tuj iros mi kun vi.
 
La demonar' ĝin aŭdintas,
Terure kapjesas ĝi.
Mirakla floret', mi venintas.
Amata, ĉu min amas vi?
 
Traduko de la Germana poemo "Buch der
Lieder, Traumbilder, X" de Heinrich Heine
(*1797-12-13 - †1856-02-17) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
en 1984.