Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Buch der Lieder, Traumbilder IX Germana Arg-1403-697 2012-12-05 17:42 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Libro de la kantoj, Sonĝobildoj IX Esperanto Arg-1404-697 2012-12-05 22:35 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Libro de la kantoj, Sonĝobildoj IX

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Dormante milde sonĝis mi,
Ĉagren' forlasis min,
Al mi aperis sonĝ-vizi',
Plej bela la knabin'.
 
Marmore pala estis ŝi
Kaj plena de sekret',
En la okulo naĝis ĝi
Samkiel perl-bluet'.
 
Kaj tiu bildo de marmor'
Mallaŭte movis sin,
Premetas sin al mia kor',
Karesis ame min.
 
Batadas laŭte mia kor',
Varmege brulas ĝi;
Al ŝi sentiĝas ne amor',
Ŝi estas el glaci'.
 
Ŝi diris: Kvankam estas mi
Malvarma kiel mort',
Konata tamen estas ĝi
Al mi, de l' amo fort'.
 
Ne ruĝas mia buŝ' kaj vang',
Sed min ne timu vi;
Tra mia kor' ne fluas sang',
Sed vin tre amas mi.
 
Kaj pli sovaĝe premis ŝi
Min preskaŭ ĝis dolor';
Forlasis min je l' kokvir-kri'
La ino de marmor'.
 
Traduko de la Germana poemo "Buch der
Lieder, Traumbilder IX" de Heinrich Heine
(*1797-12-13 - †1856-02-17) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04).