Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Buch der Lieder, Traumbilder VIII Germana Arg-1401-696 2012-12-05 16:24 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Libro de la kantoj, Sonĝobildoj, VIII Esperanto Arg-1402-696 2012-12-05 16:58 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Libro de la kantoj, Sonĝobildoj, VIII

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Mi venas de mia sinjorin',
Meznokta timemo plupelas min.
Kaj kiam tombejon mi preteras,
Trankvil-serioze ĝi min altiras.
 
Albrilas de l' tombo-ŝton' al mi
Tremante de l' plena lun' radi';
Ĝi lispas de l' tombo de l' muzikulo,
Eliĝas el ĝi kiel pala nebulo.
 
Sidigis sin sur la ŝtonon nun
La muzikul' en la bril' de l' lun'.
La kordojn de l' citro li akordigas,
Kantante li voĉon kavecan aŭdigaa.
 
Ĉu ĝin ankoraŭ konas vi,
La kanton, kiun kantis ni
En la minora gamo?
Ĝojego ĝin nomas la anĝelar',
Penego ĝi nomas la diablar',
La homoj ĝin nomas amo!
 
Apenaŭ fin-sonis la melodi',
Malfermis sin tomboj ĉie ĉi.
Aeraj figuroj nun supeniĝadas,
Ĉirkaŭas la ulon kaj ĥore griĉadas:
 
Amo, amo - tiu vort',
Ĝi signifis por ni mort'.
Ja grandegas ĝia forto,
Kompatindas nia sorto.
 
Konfuze ĝi hurlas tie ĉi,
Ĝemegas kaj gratas kaj bruas ĝi.
La frenezular' ĉirkaŭvagas malsaĝe
La muzikulon ludantan sovaĝe.
 
Brave, brave! Kun furor'
Mi ordonis
Kaj eksonis
De l' sorĉvorto la sonor'.
Multajn jarojn tie ĉi,
En ĉambret' sen lumradi',
En trankvilo kuŝas mi;
Sed hodiaŭ gaju ni!
Kun favor' -
Vive estis ni stultuloj,
Malraciaj subiĝuloj
De freneza am-furor'.
Nun neniu el ni hontu,
Malenue vi rakontu,
Kio alvenigis vin;
Kiel pele
Kaj anhele
Ŝtreĉis nin la ĉas' de l' in'.
 
Kaj el tiu cirklo elsaltas nun dume
Malpeza magrulo kantante zume:
 
Mi estis iam tajlor'
Kun pinglo kaj kun tondil',
Rapida ĉe la labor',
Kun pinglo kaj kun tondil'.
Sed venis de l' majstro filin'
Kun pinglo kaj tondil',
Kaj koren ŝi pikis min,
Kun pinglo kaj kun tondil'.
 
Ekridis tre gaje la demonar',
Alia altretis al la ar':
 
La Rinaldon Rinaldinon,
Fijohanon, Orlandinon,
La plej fian malnoblulon
Mi rigardis modelulon.
 
Enamiĝis kun honoroj
Mi samkiel ĉi sinjoroj.
Kaj plej bela sinjorin'
Preskaŭ frenezigis min.
 
Pro amoro mi ĝemegis,
Kiam am' min konfuzegis,
Mi ne povis teni min,
Iris al la najbarin'.
 
Policistoj ne komprenis,
Ke mi sole tien venis,
Ke allogis min amor',
Ne la mono de l' sinjor'.
 
Senkompataj ili estis
Kaj perforte min arestis.
La punej' akceptis min
Kiel la patrina sin'.
 
Kaj pri amo meditante
Ŝidia tie mi ŝpinante,
Ĝis forportis je la fin'
Iam la diablo min.
 
Ekridis tre gaje la demonar'
Kaj tria nun venis al la ar'.
 
Mi estis konata aktoro,
La inojn amadis mi tre;
Mi ludis kun ega fervoro,
Spir-ĝemis multfoje: ho ve!.
 
Plej bone mi ludis amadon;
Mariino tre plaĉis al mi;
Sed spite naturan gestadon
Ne volis komprenis min ŝi.
 
Sed kiam mi malespere
Elvokis: Vi sanktulin'!
Ponardeon mi prenis danĝere,
Tre forte mi pikis min.
 
Ekridis tre gaje la demonar',
Kaj kvara nun venis al la ar'.
 
Babile instruis la profesoro
Kaj lia babilo dormigis min;
Sed sole sopiris ja mia koro
Al lis belega kaj dolĉa filin'.
 
Ŝi ofte tre milde al mi kliniĝis,
La floro de l' floroj, ho mia okul'!
Sed tiu floro ja jam plukiĝis,
De aĉa filistro, de riĉul'.
 
Kaj tiam mi ĉiujn virinojn malbenis,
Plenverŝis al mi la pokalon kun vin',
Per herbo-diablo min ĝin venenis,
Kaj el la mondaĉ' mi retiris min.1)
 
Tre gaje ekridis la demonar',
Kaj kvina alpaŝis al la ar'.
 
La grafo tre pompis kaj gloris sin
Per siaj juveloj kaj sia filin';
Sed liajn juvelojn ne volis mi,
La bela filino allogis min pli.
 
Gardata estis per servistar'
La filineto kaj la juvelar';
Sed tio ĉi tute ne ĝenis min,
Eskale mi volis viziti ŝin.
 
Kaj kiam mi estis jam ĉe mia cel',
Aperis sub mi la sinjor' de l' kastel'.
"Pardonu, ĉu povas mi helpi vin?"
Sarkasme li alparolis min.
 
La grafo primokis kaj kaptis min,
Kaj la servistar' amuzegis sin.
"Mi volis nur al mia karulin'",
Mi diris, sed tiuj ne kredis min.
 
Kaj kiam la suno levis sin,
Ĝi miris, kiam ĝi vidis min.
Ĝi vidis min pendi en trankvil'
Ĉe la kastelo sub pendumil'.
 
Kaj gaje ekridis la demonar',
Kaj sesa ekpaŝis al la ar'.
 
Al ĉaso min pelis am-maltrankvil',
Mi ĉirkaŭvagis kun la pafil'.
Tre kave grataĉi de l' arbo ĝi:
Deiĝu la kap' diris korvo al mi.2)
 
"Se estus nur ie kolombet',
Mi portus ĝin al la karulinet'"
Tiele mi pensis kaj mia okul'
Ĉirkaŭe rigardis en ĉiu angul'.
 
Sed kiuj bekumas nun tie ĉi,
Ĉu estas paret' de kolomboj gi?
Miregis mi kun la streĉita ĉan',
Sed kiun mi trovis en forsta kaban'?
 
Kun fremda vir' mia karulin'
Kunestis kaj tiu ĉi kisis ŝin.
Kaj pafmortigis mi tiu ĉi,
Ke kuŝis en sia sango li.
 
Arestis mi ekzekutista ar',
kondukis min poste tra la arbar'.
De arbo la korvo kun raŭka kri'
Grakadis: "Detranĉu la kapon de li!"
 
Kaj gaje ekridis la demonar',
Elpaŝis la violonist' el la ar'.
 
Kanteton mi estas kantinta,
De l' kantoj nun estas la fin'.
Se l' kor' estas rompiĝinta,
La kantoj retiras sin.
 
Pliiĝis la freneza ridad',
Turniĝis la pala ular' kiel rad',
Batsonis de l' tur' la unua hor',
Kaj tuj la demonar' estis for.3)
 
Traduko de la Germana poemo "Buch der
Lieder, Traumbilder VIII" de Heinrich
Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17)
en Esperanton de Manfred Retzlaff
(*1938-11-04).
 
1) aŭ:\\Tiele de l' mond' mi retiris min.
2) aŭ:\\Sen kap'! Sen kap'! diris korvo al
mi.
3) aŭ:\\Freneze ridadis la demonar'\\Kaj
cirkle ŝvebadis la tuta ar';\\Sed tuj je
la bat' de l' unua hor'\\Ĝi tomben refalis
kaj estis for.