Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Libro de la kantoj, Sonĝobildoj, VII Esperanto 1984 Arg-1400-695 | MR-128-1 2012-12-04 16:28 Manfred nur tiun forigu
Heinrich Heine * Buch der Lieder, Traumbilder VII Germana Arg-1399-695 2012-12-04 22:10 Manfred nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Libro de la kantoj, Sonĝobildoj, VII

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Vi havas la monon, ĝin donis jam mi.
Vi fia aĉul', ĉu hezitas vi?
Meznokto nun ege proksima jam estas,
Sed kie la fianĉineto nun restas?
 
Tremigaj aeroj bloviĝas al mi;
Ho, la fianĉineton, ĉu vidis ŝin vi?
Tre palaj maskoj formiĝas tie,
Grimacas rikane, kapjesas fie.
 
Nun diru, kia ĝi estas novaĵ',
Vi nigra ulaĉo en fajra vestaĵ'!
Sin ĵus Sia graca mostaĵ' anoncigis,
En sia drak-ĉaro sin alveturigis.
 
Ho, kion deziras, grizulo vi?
Kaj kio alpelas vin tien ĉi?
Silente li min alrigardas kor-vee,
Kaj reen li iras, kapskuas li nee.
 
Hurlete vostumas la vila aĉul',
Helverde glimetas la kata okul'.
Kun hirta hararo ulinoj hurlantas,
Lulkanton al mi nutristino ekkantas.
 
Nun ĉesu lulkanti, vi mam-nutristin',
Ne devas vi plu luldormigi min;
La geedziĝ-feston hodiaŭ mi festas
Kaj gastoj tre noblaj venantaj jen estas.
 
Alvenas galanta anar' de Satan',
Portanta la kapon en sia man'.
Vi pendumiluloj vestitaj enue,
La vento silentas, vi venas malfrue.
 
Jen la patrineto sur la balail',
Min benu ŝi, estas mi ja ŝia fil';
Kun blanka vizaĝo ŝi donas la benon,
Kaj tremas la buŝo dirante amenon.
 
Dekdu muzikistoj vizitas min,
Poststumblas blinda la violonin'.
Jen arlekeno vestita bunt-jake,
Kun tombo-fosisto dorso-pake.
 
Dekdu monaĥinoj vidigas sin
Kaj ankaŭ strabanta fi-parigistin'.
Fikanton fajfas pastraĉoj ĉi tie
Laŭ la maniero de la eklezio.
 
Sinjor' brokantisto, kriaĉu ne vi.
Ne helpos ĝi vin en la purgatori'.
Hejtata estas la loko de l' veo
Per karn', per hom-ostoj kaj per oleo.
 
Vi strig-vizaĝul' kun akrida krur',
La ripo-klakadon, ĝin lasu vi nur.
Enstumblas kriplitaj floret-knabinetoj,
Surkapen falas kun siaj ĝibetoj.
 
La tuta infero nun estas ĉe mi
Kaj svarmas kaj bruas nun pli kaj pli.
Eksonas la valso infera! Kvieto!
Alvenos nun baldaŭ la karulineto.
 
Silentu nun aŭ foriĝaĉu tuj vi!
La propran vorton ne komprenas plu mi. -
Mi aŭdas rasladon kaj ĉaron mi vidas,
La kuiristin' al la pordo rapidas.
 
Ho venu al mi, mia karulin'!
Sinjoro pastoro, sidigu vin!
Bonvenon al vi, vi kunvosta pastro,
Volonte mi servas vin, mia mastro!
 
Tre palas kaj mutas la fianĉin'.
La pastro nun tuj geedzigos nin;
Per ega kotizo pagintas mi tion,
Por ŝin ekposedi ja riskis mi ĉion.
 
Malsupren ŝi sinkas nun ĉe mia flank'.
Ho kia ĝojeg'! Al Satan' mia dank'!
Ŝi kuŝas nun ĉe mia brusto ŝvelanta,
Braktenas mi ŝin kun volupto tremanta.
 
Tuŝetas nin ambaŭ harbukloj de or';
Kaj frapas ĉe mia nun ŝia kor'.
Frapadas pro ve' kaj pro volupteco,
Ĉielen forŝvebas ni al la alteco.
 
La koroj naĝadas en la ĝojegec',
Jen alte ĉe Dio en la altec';
Sed ni apartenas ja al la Satano,
Malbene metitas sur ni lia mano.
 
La fia filaĉ' de l' malhel' estas li,
Ludanta benantan pastraĉon por ni,
Blasfeme li preĝas el sanga libraĉo,
Malbeno nur estas ĝi, lia benaĉo.
 
Eksonas freneza krakad' kaj siblad',
Hurlado, muĝado kaj tondra bruad';
Subite ekfulmas de lumo blueco, -
Kaj diris li: "Amen, en eterneco!"
 
Traduko de la Germana poemo "Buch der
Lieder, Traumbilder VII" de Heinrich Heine
(*1797-12-13 - †1856-02-17) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
en 1984.