Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heine, Heinrich * [Im Traum sah ich ein Männchen] Germana Arg-1393-691 2012-12-03 18:01 Manfred nur tiun aldonu
Retzlaff, Manfred [Sonĝante vidis mi vireton] Esperanto 1984 Arg-1394-691 | MR-126-1 2012-12-03 18:27 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
[Sonĝante vidis mi vireton]

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
[El "Junaĝaj suferoj - sonĝo-bildoj",
IV)
 
Sonĝante vidis mi vireton, kiu
En puraj vestoj marŝis sur ŝose',
Parade,sed interne estis tre
Maldelikata kaj malpura tiu.
 
Interne estis ĝi maltaŭga tute,
Ekstere tamen plena de dignec',
Parolis kun aplomb' kaj kurageĉ',
Kun afekci', tre spite kaj akute.
 
Bildaron montris al mi tiu ul',
Altaron vidis mi en sorĉ-spegul',
Kaj mi ekkonis, kiu staris tie.
 
Jen mian karulinon vidis mi,
Jes-vorton donis al la ulo ĉi,
Kaj "amen" vokis mil diabloj fie.
 
Traduko de la Germana poemo "[Im Traum
sah ich ein Männchen]" de Heinrich Heine
(*1797-12-13 - †1856-02-17) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
en 1984.