Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Libro de la kantoj, Sonĝobildoj VI Esperanto 1984 Arg-1392-690 | MR-125-1 2012-12-03 17:19 Manfred nur tiun forigu
Heinrich Heine * Buch der Lieder, Traumbilder VI Germana Arg-1391-690 2012-12-03 17:19 Manfred nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Libro de la kantoj, Sonĝobildoj VI

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Dum estis dolĉe mi sonĝanta,
Aliris min per fort’ sorĉanta
Amata mia karulin’,
Per fort’ sorĉanta ravis min.
 
Ĉe la rigard’ de l’ bela bildo
Min ravis de l’ rideto mildo,
Ŝveliĝis tiam mia kor’,
Ke diris mi en la furor’:
 
„Mi donos al vi ĉion mian,
Trezoron kaj ŝataĵon ĉian,
Se rajtus esti foje mi
Ĝis morgaŭ amorant’ de vi.“
 
Tre strange tiam min almiris
La belulino kaj ŝi diris
Korvee, milde: „Ho, al mi
Beaton vian donu vi!“
 
„La vivon ĝoje mi lasintus
Kaj mian sangon mi donintus
Por vi, knabino, vi anĝelo –
Sed ne la savon de l’ ĉielo.“
 
Rapide tiu vort’ eliĝis
Kaj bela pli kaj pli fariĝis
La in’, ŝi diris: Ho, al mi
Beaton vian donu vi!
 
Obtuze muĝas tiu vorto
En la orelo kaj per forto
Eniĝis la animon ĝi;
Apenaŭ povis spiri mi.
 
Kaj luktis kun la ar’ anĝela
La aĉa nigrular’ malhela:
Subite ĉiuj estis for,
disiĝis en nebul-odor’.
 
Mi preskaŭ por ĝojego svenis,
Dum en la brakoj mi ŝin tenis,
Premetis ŝi al mi sin tre,
Sed ploris pro amara ve’.
 
Ŝi ploris, mi komprenis tute
Kaj kisis ŝian buŝon mute. –
Forkisis ŝiajn larmojn mi,
Al mia am’ subiĝis ŝi.
 
Al mia am’ subiĝis ŝi,
Sed iĝis mia sang’ glaci’;
Ekmuĝis ĉirkaŭ mi la ter’
Malfermis sin vulkan-krater’.
 
El ĝi la nigra ar’ eliĝis
Kaj mia karulin’ paliĝis!
El mi brak’ foriĝis ŝi,
Tutsola restis stari mi.
 
Mirige dancis tiam tie
La nigra ar’ ĉirkaŭe ĉie,
Kaj altrudiĝas, kaptas min,
Mokride, kriĉe turnas sin.
 
La cirklo malvastiĝis pli,
Sonadis aĉa melodi’:
Doniĝis for la beatec’,
Perdiĝis vi en eternec’.
 
Traduko de la Germana poemo "Buch der
Lieder, Traumbilder VI" de Heinrich Heine
(*1797-12-13 - †1856-02-17) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
en 1984.