Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * [Im nächtgen Traum hab ich mich selbst geschaut] Germana Arg-1388-688 2012-12-02 16:17 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff [En nokta sonĝo vidis mi mem min] Esperanto 1984 Arg-1389-688 | MR-124-1a 2012-12-02 16:26 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
[En nokta sonĝo vidis mi mem min]

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
En nokta sonĝo vidis mi mem min,
En festa nigra frak’ kaj silka vesto,
Vestita pompe kiel por la festo,
Kontraŭe staris mia karulin’.
 
Kaj diris mi petante pri pardon’:
„Gratulon, se vi estas fianĉin’!“
Sed preskaŭ torde ĝi sufokis min.
La longa, ĝentileca, frida son’.
 
Subite larmoj pluve elverŝiĝis
El la okuloj de la karulin’
Kaj preskaŭ ŝia bildo disfluiĝis.
 
Okuloj dolĉaj, vi amsteloj piaj,
Ja ofte estas vi trompintaj min,
Mi kredas tamen vin en sonĝoj miaj.
 
Traduko de la Germana poemo "[Im nächtgen
Traum hab ich mich selbst geschaut]" de
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17)
en Esperanton de Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) en 1984.