Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Ĉar ŝafeto estas mi Esperanto 1985-04-28 Arg-1380-685 | MR-183.2a 2012-11-27 22:18 Manfred nur tiun forigu
Richard Jordan I am Jesus' little lamb [-] Angla Arg-1381-685 2012-11-27 22:58 Manfred nur tiun aldonu
Henriette Luise von Hayn * Weil ich Jesu Schäflein bin Germana Arg-1379-685 2012-11-27 22:15 Manfred nur tiun aldonu

Henriette Luise von Hayn,
Ĉar ŝafeto estas mi

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
1. Ĉar ŝafeto estas mi
De Jesu', nur ĉiam pli
ĝojas mi, ĉar Li sufiĉe
Min gastigas, jes tre riĉe;
Mian nomon konas Li,
Amas min ja tiu ĉi.
 
2. Kaj sub Lia paŝt-baston'
Ĉie estas por mi bon';
Kaj mi sentas grandan ĝojon,
Ĉar min gvidas ĉiun fojon,
Kiam eksoifas mi,
Al la freŝa fonto Li.
 
3. Ĉu ne estu gaja mi?
Ĉar post tiu vivo ĉi
Kiel bona ŝafpaŝtiso
Portos min Jesuo Kristo
Hejmen al la kara Di'.
Amen, ja feliĉas mi!
 
Traduko de la Germana poemo "Weil ich Jesu
Schäflein bin" de Henriette Luise von
Hayn en Esperanton de Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) en 1985-04-28.

Vidu ankaŭ:
http://www.lutheran-hymnal.com/german/agerman_tlh.html
kaj http://www.musicanet.org/robokopp/Lieder/weilichj.html.