Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Retzlaff, Manfred Aŭtuno Esperanto 1984-12.29 Arg-1373-682 | MR-170-1 2012-11-26 19:30 Manfred nur tiun forigu
Wibbelt, Augustin * Hiärfst Basgermana 1984-12-29 Arg-1372-682 | MR-170-1 2012-11-26 19:33 Manfred nur tiun aldonu

Augustin Wibbelt,
Aŭtuno

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Alie estis iam,
Sonadis birdo-kant',
Kaj ardis alte tiam
Heĝ-rozoj ĉe la vojo-rand'.
 
Alie estis iam.
La arko ds l' ĉiel'
Sin volbis silke, kiam
Or-brilis kampoj en la hel'.
 
La rozoj forvelkintas,
Nur dornoj nudas jen;
Sur kava kamp' restintas
Por birdoj nur la lasta gren'.
 
Trnkvile ĉe l' kameno
Jarfine sidas mi.
Pri la greneja pleno
Mi ĝojas. - Danku ni al Di'!1)
 
Traduko de la Basgermana poemo "Hiärfst"
de Augustin Wibbelt (*1862-09-19 -
†1947-09-14) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1984-12.29.
 
1) aŭ:\\Mi ege ĝojas - Dank' al Di'!