Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Baumbach, Rudolf * Keinen Tropfen im Becher mehr Germana Arg-132-68 | MR-408-1 2013-04-06 21:49 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 62 Hospitia sub tilia Latina Arg-1740-68 2013-04-06 22:26 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 63 Hospitia sub tilia Latina Arg-1741-68 2013-04-06 22:37 Manfred nur tiun aldonu
Ratislavo, Manfredo En la glaso ne guto plu Esperanto 2003-10 Arg-133-68 | MR-408-1a 2003-11-21 15:58 Manfred nur tiun forigu

Rudolf Baumbach,
En la glaso ne guto plu

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
1 Estas eĉ ne plu guto en
mia glas’, la monujo sen
mono; estas la fino.
Ebriigis ja la vin’,
kaj rigardo via min,
ho gastejo-mastrino!
 
2 “Je kredit’ ne povas mi
doni vinon plu al vi,“
diras ŝi ridante.
„Povas por la garanti’
vian sakon doni vi,
restu plu trinkante!“
 
3 Interŝanĝas tiun ĉi
sakon kontraŭ vino li,
volas survojigi
sin, sed diras la mastrin’:
„Lasu, juna ulo, vin
garantiaĵigi!“
 
4 Donas por la garanti’
ĉiujn siajn aĵojn li
kontraŭ dolĉa vino;
afliktite volis sin
turni for de la mastrin’,
la belega ino.
 
5 Diras tiam tiu ĉi
bela ino: „Donu vi
koron al mi vian!“
- Mi sciigas nun al vi,
ke sur sia buŝo ŝi
sentis jen alian.
 
6 Verkis tiun kanton ĉi
en somera nokto mi,
gaje ĝin kantanta.
Sidis antaŭ glas’ da vin
mi sur benk’ kun la mastrin’
sub tilio floranta.
 
Traduko de la Germana poemo "Keinen Tropfen
im Becher mehr" de Rudolf Baumbach (*1840
- †1905) en Esperanton de Manfredo
Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner
Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04)
en 2003-10.