Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
James Krüss * Das Königreich von Nirgendwo Germana Arg-1341-668 2012-11-21 12:31 Manfred nur tiun aldonu
Pejno Simono La Regno de Nenie Esperanto Arg-1342-668 2014-03-10 18:31 Manfred nur tiun forigu

James Krüss,
La Regno de Nenie

 
tradukita de Pejno Simono
 
La regno de Nenie nestas
sur la mara fundo.
La reĝo Ĉiukaze estas,
Neniu, korteghundo.
 
Reĝino jen, Neniukaze,
je statur' pigmeas.
Per cigna kolo ŝi emfaze
ĉion kape neas.
 
Nesolahom', kortegmarŝalo,
ventotrinkdiboĉas,
en domo (ĉe Nenies stalo)
gruzodore loĝas.
 
Rezidas ankaŭ Olga Neplu
ĉe Nesolahomo.
Ŝi ĉiam viŝas por ke eblu
puro en la domo.
 
Funebron ŝi kuiras ĝoje,
ĝemojn ŝi altranĉas,
kaj en kastel' Neniufoje
jen Neniu manĝas.
 
La kat' Neniam tumultigas
ĉe Nesolahomo.
Neniun oni prikulpigas
nun je ĝia nomo.
 
Neniu nun pro ĉi afero,
punbatota estu!
Nesolahomo! Al karcero!
Neplu! Domarestu!
 
La reĝo Ĉiukaze pie
regas per humano,
kaj tial reĝon de Nenie
amas popolano.
 
Mi mem kutimis iri foje
tien tiam kaj
trapasis mi Neniufoje
iam dum la Maj'.
 
Nesolahom' post min rigardis
kalme kaj trankvile
Neniu ueste oston gardis
dekstre ĉebarile.
 
La regno de Nenie nestas
sur la mara fundo.
La reĝo Ĉiukaze estas,
Neniu, korteghundo.
 
 
Traduko de la Germana poemo "Das Königreich
von Nirgendwo" de James Krüss (Jakobo
Krujso, *1926-05.31 - †1997-08.02)
en Esperanton de Pejno Simono (Simon Edward
Adrian Payne, *1941-12-23).

Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en
http://eo.wikipedia.org/wiki/James_Kr%C3%BCss,
sub "Eksteraj ligiloj". Pri la tradukinto
vidu la vikipedian retejn
http://fr.wikipedia.org/wiki/Simon_Edward_Adrian_Payne,