Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Marmelado, ĉokolado Esperanto 1984-05 Arg-1335-665 | MR-083-3 2012-11-21 09:33 Manfred nur tiun forigu
James Krüss * Marmelade Schokolade [-] Germana Arg-1334-665 2012-11-20 17:59 Manfred nur tiun aldonu

James Krüss,
Marmelado, ĉokolado

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Marmeladon,1)
ĉokoladon,
ĉion vendas mi!
Kaj sukeron
kaj buteron
povas havi vi!
 
Prem-butonojn
kaj kalsonojn
trovas vi en la
magazeno.
Da fadeno
estas tiom ja!
 
Bird-manĝaĵo
kaj frandaĵo,
sal’ kaj gras’ kaj gri’,
bona pano
por la sano
estas tie ĉi!
 
Sinjorino
aŭ fraŭlino,
servas mi nur vin!2)
Varo mia estu via!
Vi aĉetu ĝin!
 
Traduko de la Germana poemo "Marmelade
Schokolade" de James Krüss (Jakobo Krujso,
*1926-05.31 - †1997-08.02) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
en 1984-05.
 
1) aŭ:\\Marmelado,\\ĉokolado\\estas tie
ĉi!\\Kaj sukeron\\kaj buteron\\povas havi
vi!
2) aŭ:\\Sinjorino\\aŭ fraŭlino!\\Vin nur
servas mi!\\ Varo mia\\estas via,\\se
aĉetas vi!