Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Hermann Löns * Das Geheimnis Germana 1989-04-28 Arg-1325-661 | MR-219-2 2012-11-18 13:12 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff La sekreto Esperanto 1989-04-28 Arg-1326-661 | MR-219-2 2012-11-18 13:12 Manfred nur tiun forigu

Hermann Löns,
La sekreto

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Kiam sole iris tra
Verda erikejo mi,
Juna venis jen ĉasist',
Verdan veston portis li.
Ja verdas eriko
Nun ĉie ĉi,
Sed ruĝas la rozo,
Dum floras ĝi.
 
Sur la mola verda musk',
Sub la branĉoj de abi'
Sidis mi sur lia sin',
Kaj min kisis tie li.
Ja verdas eriko
Nun ĉie ĉi,
Sed ruĝas la rozo,
Dum floras ĝi.
 
Kiam hejmen venis mi,
Min demandis la patrin':
"Kie estis vi, infan'?"
Sed mi ne malkaŝis ĝin.
Ja verdas eriko
Nun ĉie ĉi,
Sed ruĝas la rozo,
Dum floras ĝi.
 
Devas scii tute ne
La patrino tion ĉi,
Scias tion krome de
La erika ej' nur mi.
Ja verdas eriko
Nun ĉie ĉi,
Sed ruĝas la rozo,
Dum floras ĝi.
 
 
Traduko de la Germana poemo "Das Geheimnis"
de Hermann Löns (*1866-08-29 -
†1914-09-26) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-04-28.

Pri la Hermann Löns vidu la retejojn
http://de.wikipedia.org/wiki/Hermann_L%C3%B6ns
kaj http://www.loens-verband.de/.
Vidu ankaŭ:
http://www.zeno.org/Literatur/M/L%C
%B6ns,+Hermann/Gedichte/Der+kleine+Rosengarten/Das+Geheimnis
.