Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Al la aŭtuno Esperanto Arg-1313-653 2012-11-13 18:02 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff An den Herbst Germana 2012-12-14 Arg-1314-653 2012-11-14 11:01 Manfred nur tiun aldonu
Siegfried Einstein * An den Herbst Germana Arg-1312-653 2013-06-01 14:37 Manfred nur tiun aldonu

Siegfried Einstein,
Al la aŭtuno

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Ho pentrist' aŭtun', restigu
vin ankoraŭ tie ĉi!
La folion karminigu,
ĝis de l' arbo falas ĝi.
 
La penikojn enfarbigu,
pentru ĉion per purpur',
kaj la pomojn vi ruĝigu,
estu bunta la natur'!
 
Lasu al la papilioj
florojn, lumon oran vi;
de sopir' kaj fantazio
bildojn pentru vi al mi.
 
Se la bildon vi finintas,
trinku vian vinon ni.
Fuĝu, antaŭ ol venintas
vintra frosto kaj glaci'!
 
 
Traduko de la Germana poemo "An den Herbst"
de Siegfried Einstein (*1919-11-30 -
†1983-04-25) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04).

Pri la aŭtoro vidu ankaŭ la retejon
https://sites.google.com/site/siegfriedeinstein/.