Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Al la aŭtuno Esperanto Arg-1313-653 2012-11-13 18:02 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff An den Herbst Germana 2012-12-14 Arg-1314-653 2012-11-14 11:01 Manfred nur tiun aldonu
Siegfried Einstein * An den Herbst Germana Arg-1312-653 2013-06-01 14:37 Manfred nur tiun forigu

Siegfried Einstein,
Al la aŭtuno

 

Siegfried Einstein,
An den Herbst

 
tradukita de Manfred Retzlaff    
 
Ho pentrist' aŭtun', restigu   Herbst, du großer Maler, bleibe
vin ankoraŭ tie ĉi!   noch ein Weilchen in der Welt!
La folion karminigu,   Nimm Karmin - und übertreibe,
ĝis de l' arbo falas ĝi.   eh das Blatt vom Baume fällt.
 
La penikojn enfarbigu,   Tauch den Pinsel in die Töpfe:
pentru ĉion per purpur',   Ocker, Purpur, Silbergrau,
kaj la pomojn vi ruĝigu,   Mal den Äpfeln rote Köpfe
estu bunta la natur'!   und die Trauben tupfe blau.
 
Lasu al la papilioj   Laß den gelben Schmetterlingen
florojn, lumon oran vi;   Blumen und ein goldnes Licht;
de sopir' kaj fantazio   mal der Sehnsucht weiße Schwingen
bildojn pentru vi al mi.   und ein blaues Angesicht.
 
Se la bildon vi finintas,   Trinke, wenn dein Bild vollendet,
trinku vian vinon ni.   süßen Wein in hoher Zeit!
Fuĝu, antaŭ ol venintas   Laß uns noch, was du gespendet -
vintra frosto kaj glaci'!   und dann flüchte, eh es schneit.
 
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Siegfried Einstein (*1919-11-30 -
†1983-04-25).

Siehe auch: http://de.wikipedia.org/wiki/Siegfried_Einstein.
 
Traduko de la Germana poemo "An den Herbst"
de Siegfried Einstein (*1919-11-30 -
†1983-04-25) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04).

Pri la aŭtoro vidu ankaŭ la retejon
https://sites.google.com/site/siegfriedeinstein/.