Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Kant' por la suno Esperanto 1989-02-26 Arg-1311-652 | MR-204-2 2012-11-19 14:27 Manfred nur tiun forigu
Rolf Krenzer * Ein Lied für die Sonne Germana 1989-02-26 Arg-1310-652 | MR-204-2 2012-11-19 17:44 Manfred nur tiun forigu

Rolf Krenzer,
Kant' por la suno

 

Rolf Krenzer,
Ein Lied für die Sonne

 
tradukita de Manfred Retzlaff    
 
1. Jen kant' por la suno,   1. Ein Lied für die Sonne,
la frat' radianta,   die strahlende Schwester.
donanta la lumon al ni.   Sie bringt uns das Licht und den Tag.
Pro tio mi laŭdas   Drum will ich dich loben,
Vin, mia Sinjoro,   mein Herr und mein Höchster,
laŭ mia talento kaj sci'.   so gut ich es selber vermag.
 
2. Jen kant' por la steloj   2. Ein Lied für die Sterne,
dumnokte brilantaj   den Mond, meinen Bruder.
kaj kant' por la lun', la fratin'.   Du hießest sie leuchten für mich.
Beligis vi ege,   Du schenktest dem Himmel
ho Di', la ĉielon!   unendliche Schönheit.
Sinjoro, laŭdegas mi vin.   Mein Herr, dafür preise ich dich.
 
3. Prikantas mi ĝoje   3. Dem Wind, meinem Bruder,
la freŝan aeron,   will freudig ich singen,
ĝi donas la spiron al mi.   der Luft, die frei atmen mich lässt.
Kaj kantas mi same   Ich danke dir, Herr, für
pri l' vento blovanta.   den Wind, meinen Bruder,
Pro tiuj mi dankas vin, Di'!   der mir durch die Haare jetzt bläst.
 
4. Jen kant' por la akvo,   4. Ein Lied für das Wasser,
forigas soifon   die freundliche Schwester,
ja tiu afabla fratin'.   die alles, was Leben hat, tränkt.
Kaj kant' por la fajro,   Ein Lied für das Feuer,
la frat' varmiganta.   den leuchtenden Bruder,
Sinjoro, dankegas mi vin.   der Wärme und Zuversicht schenkt.
 
5. Jen kant' por la tero,   5. Ein Lied für die Erde,
la bona patrino,   die Schwester, die Mutter,
konservas kaj nutras ŝi nin.   die uns stets ernährt und erhält.
Mi dankas, kreinto,   Ich danke dir, Schöpfer,
por floroj kaj fruktoj.   für Früchte und Blumen,
pro tio laŭsdegas mi vin.   und diene dir, Herr, in der Welt.
 
6. Jen kant' por la vivo,   6 Ein Lied dür das Leben,
la frato, la patro,   den Bruder, den Vater.
en kiun vi metis min, Di'.   Du stelltest mich mitten hinein.
Dumtage mi pensas,   Ich wache und schlafe,
dumnokte mi sonĝas,   ich denke und träume
sentante la vivon en mi.   und fühle mein eigenes Sein.
 
7. Kaj kant' por la morto,   7. Ein Lied für den Bruder
la frat' atendonta   am Ende des Lebens.
min jam je mia viv-fin'.   Ein Lied meinem Bruder, dem Tod.
Forprenos li timon   Er nimmt Hast und Angst weg,
kaj donos li pacon,   schenkt Ruhe und Frieden
al Dio kondukos li min.   und führt mich zu dir, großer Gott.
 
8. Laŭdegas kaj gloras,   8. Ich lobe und preise
servadas kaj dankas   und danke und diene
mi, kiel scipovas mi ĝin.   so recht und so schlecht ich's vermag.
Prikantas humile   Ich singe dem Höchsten,
mi mian kreinton,   dem Herrn, meinem Schöpfer,
nur Lin, ĉiun tagon nur Lin.   voll Demut mein Lied Tag für Tag.
 
Traduko de la Germana poemo "Ein Lied für
die Sonne" de Rolf Krenzer (*1936-08-11
- †2007-03-16) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-02-26.

Tiu ĉi poemo estas verkita laŭ la t. n.
Sunkanto de Francisko de Asizo. Vidu la
retejon:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kantiko_de_la_Kreita%C4%B5oj.
La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Lele kaj Detlev Jöcker. Pri
la komponisto vidu la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Detlev_J%C3%B6cker.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Rolf Krenzer (*1936-08-11 - †2007-03-16),
publikigita 1989-02-26.

Pri la aŭtoro vidu la retejojn
http://www.rolfkrenzer.de/ kaj
http://de.wikipedia.org/wiki/Rolf_Krenzer.
Tiu ĉi poemo estas verkita laŭ la t. n.
Sunkanto de Francisko de Asizo. Vidu la
retejon:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kantiko_de_la_Kreita%C4%B5oj.
Vidu ankaŭ: http://eo.wikipedia.org/wiki/Francisko_el_Asizo.
Siehe auch: http://de.wikipedia.org/wiki/Franz_von_Assisi.