Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Kant' por la suno Esperanto 1989-02-26 Arg-1311-652 | MR-204-2 2012-11-19 14:27 Manfred nur tiun forigu
Rolf Krenzer * Ein Lied für die Sonne Germana 1989-02-26 Arg-1310-652 | MR-204-2 2012-11-19 17:44 Manfred nur tiun forigu

Rolf Krenzer,
Ein Lied für die Sonne

 

Rolf Krenzer,
Kant' por la suno

 
    tradukita de Manfred Retzlaff
 
1. Ein Lied für die Sonne,   1. Jen kant' por la suno,
die strahlende Schwester.   la frat' radianta,
Sie bringt uns das Licht und den Tag.   donanta la lumon al ni.
Drum will ich dich loben,   Pro tio mi laŭdas
mein Herr und mein Höchster,   Vin, mia Sinjoro,
so gut ich es selber vermag.   laŭ mia talento kaj sci'.
 
2. Ein Lied für die Sterne,   2. Jen kant' por la steloj
den Mond, meinen Bruder.   dumnokte brilantaj
Du hießest sie leuchten für mich.   kaj kant' por la lun', la fratin'.
Du schenktest dem Himmel   Beligis vi ege,
unendliche Schönheit.   ho Di', la ĉielon!
Mein Herr, dafür preise ich dich.   Sinjoro, laŭdegas mi vin.
 
3. Dem Wind, meinem Bruder,   3. Prikantas mi ĝoje
will freudig ich singen,   la freŝan aeron,
der Luft, die frei atmen mich lässt.   ĝi donas la spiron al mi.
Ich danke dir, Herr, für   Kaj kantas mi same
den Wind, meinen Bruder,   pri l' vento blovanta.
der mir durch die Haare jetzt bläst.   Pro tiuj mi dankas vin, Di'!
 
4. Ein Lied für das Wasser,   4. Jen kant' por la akvo,
die freundliche Schwester,   forigas soifon
die alles, was Leben hat, tränkt.   ja tiu afabla fratin'.
Ein Lied für das Feuer,   Kaj kant' por la fajro,
den leuchtenden Bruder,   la frat' varmiganta.
der Wärme und Zuversicht schenkt.   Sinjoro, dankegas mi vin.
 
5. Ein Lied für die Erde,   5. Jen kant' por la tero,
die Schwester, die Mutter,   la bona patrino,
die uns stets ernährt und erhält.   konservas kaj nutras ŝi nin.
Ich danke dir, Schöpfer,   Mi dankas, kreinto,
für Früchte und Blumen,   por floroj kaj fruktoj.
und diene dir, Herr, in der Welt.   pro tio laŭsdegas mi vin.
 
6 Ein Lied dür das Leben,   6. Jen kant' por la vivo,
den Bruder, den Vater.   la frato, la patro,
Du stelltest mich mitten hinein.   en kiun vi metis min, Di'.
Ich wache und schlafe,   Dumtage mi pensas,
ich denke und träume   dumnokte mi sonĝas,
und fühle mein eigenes Sein.   sentante la vivon en mi.
 
7. Ein Lied für den Bruder   7. Kaj kant' por la morto,
am Ende des Lebens.   la frat' atendonta
Ein Lied meinem Bruder, dem Tod.   min jam je mia viv-fin'.
Er nimmt Hast und Angst weg,   Forprenos li timon
schenkt Ruhe und Frieden   kaj donos li pacon,
und führt mich zu dir, großer Gott.   al Dio kondukos li min.
 
8. Ich lobe und preise   8. Laŭdegas kaj gloras,
und danke und diene   servadas kaj dankas
so recht und so schlecht ich's vermag.   mi, kiel scipovas mi ĝin.
Ich singe dem Höchsten,   Prikantas humile
dem Herrn, meinem Schöpfer,   mi mian kreinton,
voll Demut mein Lied Tag für Tag.   nur Lin, ĉiun tagon nur Lin.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Rolf Krenzer (*1936-08-11 - †2007-03-16),
publikigita 1989-02-26.

Pri la aŭtoro vidu la retejojn
http://www.rolfkrenzer.de/ kaj
http://de.wikipedia.org/wiki/Rolf_Krenzer.
Tiu ĉi poemo estas verkita laŭ la t. n.
Sunkanto de Francisko de Asizo. Vidu la
retejon:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kantiko_de_la_Kreita%C4%B5oj.
Vidu ankaŭ: http://eo.wikipedia.org/wiki/Francisko_el_Asizo.
Siehe auch: http://de.wikipedia.org/wiki/Franz_von_Assisi.
  Traduko de la Germana poemo "Ein Lied für
die Sonne" de Rolf Krenzer (*1936-08-11
- †2007-03-16) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-02-26.

Tiu ĉi poemo estas verkita laŭ la t. n.
Sunkanto de Francisko de Asizo. Vidu la
retejon:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kantiko_de_la_Kreita%C4%B5oj.
La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Lele kaj Detlev Jöcker. Pri
la komponisto vidu la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Detlev_J%C3%B6cker.