Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Abendlied Esperanto 2012-11 Arg-1378-645 2012-11-27 18:34 Manfred nur tiun aldonu
August Heinrich Hoffmann * Abendlied Germana Arg-1300-645 2012-11-27 18:18 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 2013-01-27 Arg-1943-645 2014-01-28 23:29 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1988-04-16 Arg-1302-645 | MR-212.1 2012-11-04 23:01 Manfred nur tiun forigu

August Heinrich Hoffmann,
Vespera kanto

 

August Heinrich Hoffmann,
Vespera kanto

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Manfred Retzlaff
 
Ree vesperiĝas   Surkampare iĝas
ĉie en la rond',   ree nun vesper',
paco subeniĝas   milde subeniĝas
kaj ripozas mond'.   paco de l' eter'.
 
Riveret' nur fluas   Nur de l' roko bruas
ĉe la roko jen,   rivereta flu',
kaj ĝi daŭre bruas   kaj la akvo fluas
plu kaj plu sen ĝen'.   ĉiam ĉiam plu.
 
Ne vespero iu   Ne haltigas iu
endormigas ĝin,   ĝin je l' tagofin',
sonoril' neniu   kaj vesper' neniu
je la tago-fin'.   ripozigas ĝin.
 
Mia koro, tia   Mia kor', senlace
estas ankaŭ vi!   strebas ankaŭ vi,
Pacon trovos mia   vi ripozos pace,
koro nur en Di'.   nur se volos Di'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de August Heinrich Hoffmann (Hoffmann von
Fallersleben, *1798-04-02 - †1874-01-19)
en Esperanton de Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) en 2013-01-27.

La melodio estas aŭdebla en
http://ingeb.org/Lieder/abendwir.html.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de August Heinrich Hoffmann (Hoffmann von
Fallersleben, *1798-04-02 - †1874-01-19)
en Esperanton de Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) en 1988-04-16.

Pri la aŭtoro vidu la vikipedian retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/August_Heinrich_Hoffmann_von_Fallersleben.
La melodion verkitan de Christian R. Rinck
oni povas aŭdi en
http://www.musicanet.org/robokopp/Lieder/abendwir.html.
Pri la komponisto rigardu:
http://de.wikisource.org/wiki/ADB:Rinck,_Johann_Christian_Heinrich.
{}