Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1988-04-16 Arg-1302-645 | MR-212.1 2012-11-04 23:01 Manfred nur tiun aldonu
August Heinrich Hoffmann * Abendlied Germana Arg-1300-645 2012-11-27 18:18 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Abendlied Esperanto 2012-11 Arg-1378-645 2012-11-27 18:34 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 2013-01-27 Arg-1943-645 2014-01-28 23:29 Manfred nur tiun forigu

August Heinrich Hoffmann,
Abendlied

 

August Heinrich Hoffmann,
Vespera kanto

 
tradukita de Manfredo Ratislavo   tradukita de Manfred Retzlaff
 
Nun vesper' fariĝas   Ree vesperiĝas
Ree tie ĉi,   ĉie en la rond',
Paco subeniĝas   paco subeniĝas
Kaj ripozas ni.   kaj ripozas mond'.
 
Rivereto fluas   Riveret' nur fluas
Ĉe la roko sen   ĉe la roko jen,
Ĉeso kaj ĝi bruas   kaj ĝi daŭre bruas
Plu kaj plue jen.   plu kaj plu sen ĝen'.
 
Sonoril' neniu   Ne vespero iu
Ripozigas ĝin,   endormigas ĝin,
Ne dormigas iu   sonoril' neniu
Ĝin je l' tagofin'.   je la tago-fin'.
 
Tia, mia koro,   Mia koro, tia
Estas ankaŭ vi.   estas ankaŭ vi!
Donu, ho Sinjoro,   Pacon trovos mia
Pacon vi al ĝi.   koro nur en Di'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de August Heinrich Hoffmann (Hoffmann von
Fallersleben, *1798-04-02 - †1874-01-19)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 2012-11.

Vidu ankaŭ:
http://de.wikisource.org/wiki/Abendlied_(Fallersleben).
La muziknotoj troviĝas en
http://www.lieder-archiv.de/abend_wird_es_wieder-notenblatt_300026.html,
la melodio estas aŭdebla en
http://ingeb.org/Lieder/abendwir.html.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de August Heinrich Hoffmann (Hoffmann von
Fallersleben, *1798-04-02 - †1874-01-19)
en Esperanton de Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) en 2013-01-27.

La melodio estas aŭdebla en
http://ingeb.org/Lieder/abendwir.html.