Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
August Heinrich Hoffmann * Abendlied Germana Arg-1300-645 2012-11-27 18:18 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 2013-01-27 Arg-1943-645 2014-01-28 23:29 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1988-04-16 Arg-1302-645 | MR-212.1 2012-11-04 23:01 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Abendlied Esperanto 2012-11 Arg-1378-645 2012-11-27 18:34 Manfred nur tiun aldonu

August Heinrich Hoffmann,
Vespera kanto

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Ree vesperiĝas
ĉie en la rond',
paco subeniĝas
kaj ripozas mond'.
 
Riveret' nur fluas
ĉe la roko jen,
kaj ĝi daŭre bruas
plu kaj plu sen ĝen'.
 
Ne vespero iu
endormigas ĝin,
sonoril' neniu
je la tago-fin'.
 
Mia koro, tia
estas ankaŭ vi!
Pacon trovos mia
koro nur en Di'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de August Heinrich Hoffmann (Hoffmann von
Fallersleben, *1798-04-02 - †1874-01-19)
en Esperanton de Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) en 2013-01-27.

La melodio estas aŭdebla en
http://ingeb.org/Lieder/abendwir.html.