Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Raabe, Wilhelm * Das Ewige ist stille Germana Arg-1294-642 2012-11-03 15:26 Manfred nur tiun aldonu
Retzlaff, Manfred Supertere Esperanto Arg-1295-642 2012-11-03 15:23 Manfred nur tiun forigu

Wilhelm Raabe,
Supertere

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Nun ŝvebas supertere
La lunoarka bril'.
Deiĝu de l' sufero
La kor', de l' maltrankvil'.
 
Dum la etern' silentas,
Laŭtegas hom-afer'.
Sed Dio malatentas
Kverelon sur la Ter'.
 
Enpaŝu vi trankvile
Ennokten, klinu vin!
Doloron vi humile
Eltenu. Venos fin'.
 
Nun sinkas en malhelon
Vantaĵ' malantaŭ vi.1)
Brakumas la ĉielon
L' animo en ebri'.
 
 
Traduko de la Germana poemo "Das Ewige
ist stille" de Wilhelm Raabe (*1831-09-06
- †1910-11-15) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04).
 
1) aŭ:\\Vantaĵo for de vi.