Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Jerzy Kern * Przyczynek Pola Arg-1292-641 2013-01-07 16:50 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Aldonaĵo Esperanto 1990-01-21 Arg-1293-641 | MR-233.1 2013-01-07 12:58 Manfred nur tiun forigu

Jerzy Kern,
Aldonaĵo

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Ja estas nur bagatelaĵo
Plaĉanta al viroj kaj inoj,
Akiri por vi mi skatolon
Da pralin-similaj pralinoj
 
La pralin-similaj pralinoj
(Ni kune tion decidis)
Manĝendaj estas laŭstile,
Kvankam ni ege avidis.
 
Ne antaŭ la televidilo,
Ne simple kiel krudulo,
Sed kiel dando kaj damo,
Laŭdece kaj laŭ la rebulo.
 
Ni vestis ni do elegante,
Surmetis mi veston lanecan,
Kaj mia edzin' elŝranigis
Por si iun robon silkecan.
 
Mi havis tre bonan humoren,
Raviĝis edzino mia,
Surmetis mi ŝuojn faritajn
El led-similaĵo ia.
 
Admiris ni nin reciproke
Por nia festena ornamo,
Veturis ni tra la urbo
Per tramo-simila tramo.
 
Kaj poste ni iom promenis,
- Okazss tio ja rare -,
Teatro-similan teatron
Eniris ni malavare.
 
Rigardis ni komedion
Komediecan tie,
La pralinecajn pralinojn
Forfrandis ni dumkomedie.
 
Traduko de la Pola poemo "Przyczynek" de
Jerzy Kern (*1920-12-29 - †2010-10-29)
en Esperanton de Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) en 1990-01-21.