| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Manfredo Ratislavo | Al mia patrino | Esperanto | 1994-12 | Arg-126-64 | MR-263-3a | 2004-02-05 09:55 Manfred | nur tiun forigu |
| Annette von Droste-Hülshoff | * An meine Mutter | Germana | Arg-125-64 | MR-263-3a | 2003-10-26 01:25 Manfred | nur tiun aldonu |
Annette von Droste-Hülshoff, |
| tradukita de Manfredo Ratislavo |
| Poemon belan emus fari mi |
| Pri via am’ kaj fideleco via |
| Volonte vekus mi talenton ĉi |
| Por glori vin per io poezia. |
| Sed kiom ankaŭ pripensadis mi |
| Kaj kiom ankaŭ mi la rimojn metis, |
| De l’ koro ondoj fluis super ĝi, |
| La artan konstruaĵon teren ĵetis. |
| Nun prenu tiun simplan donon ĉi, |
| Ĉi tiujn simplajn vortojn senornamajn. |
| Animon mian tutan donas mi |
| Kaj kune ĉiujn miajn sentojn amajn. |
| Traduko de la Germana poemo "An meine Mutter" de Annette von Droste-Hülshoff (*1797-01-10 - †1848-05-24) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) en 1994-12. |