Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ludwig Uhland * Die Kapelle Germana Arg-1286-639 2012-11-02 16:53 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof La kapelo Esperanto Arg-1288-639 2012-11-02 16:27 Manfred nur tiun forigu
Hans-Georg Kaiser La kapelo Esperanto Arg-1290-639 2012-11-02 09:10 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff La kapelo Esperanto Arg-1287-639 2012-11-02 08:49 Manfred nur tiun aldonu

Ludwig Uhland,
La kapelo

 

Ludwig Uhland,
La kapelo

 
tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof   tradukita de Hans-Georg Kaiser
 
Supre staras sur la monto   Supre tronas sur la monto
La silenta kapeleto,   La kapelo en kviet'.
En la valo, ĉe la fonto   En la valherbej' ĉe l' fonto
Ĝoje kantas paŝtisteto.   Ĝoje kantas paŝtknabet'.
 
Sonorado, mortkantado   Kun funebra sonorilo
Nun eksonas tra l' silento, -   Ektimigas mortkantad'.
Haltas knabo en kantado   Finas tuj la ĝojjubilo
Kaj aŭskultas kun atento.   De la knabo ĉe l' konstat'.
 
En la tombojn de l' monteto   La ĝojintoj post la morto
El la valo ĉiu venos.   Supren en la tombojn venos
Ankaŭ vin, ho paŝtisteto,   Paŝtoknabo, laŭ la sorto,
Oni iam tien prenos.   jen ja Morto vin eĉ prenos.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Kapelle"
de Ludwig Uhland (*1787.04.26 -
†1862-13-11) en Esperanton de Ludwig
Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo,
*1859-12-15 - †1917-04-14).

Tiu ĉi poem-traduko troviĝas ankaŭ en
www.literaturo.dk/kapelo.htm, ene
de la listo http://www.literaturo.dk/enhavo.htm.
  Traduko de la Germana poemo "Die Kapelle"
de Ludwig Uhland (*1787.04.26 -
†1862-13-11) en Esperanton de
Hans-Georg Kaiser (Cezar, *1954-05-21).

Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en
http://www.cezarpoemtradukoj.cezarpoezio.de/213.html.