Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ludwig Uhland * Die Kapelle Germana Arg-1286-639 2012-11-02 16:53 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof La kapelo Esperanto Arg-1288-639 2012-11-02 16:27 Manfred nur tiun forigu
Hans-Georg Kaiser La kapelo Esperanto Arg-1290-639 2012-11-02 09:10 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff La kapelo Esperanto Arg-1287-639 2012-11-02 08:49 Manfred nur tiun forigu

Ludwig Uhland,
La kapelo

 

Ludwig Uhland,
La kapelo

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof
 
Supre staras la kapelo   Supre staras sur la monto
Sur la pinto de la mont’,   La silenta kapeleto,
La paŝtist’ en suna helo   En la valo, ĉe la fonto
Ĝoje kantas ĉe la font’.   Ĝoje kantas paŝtisteto.
 
Triste la sonorileto   Sonorado, mortkantado
De funebro sonas de   Nun eksonas tra l' silento, -
La altaĵ’ tra la kvieto,   Haltas knabo en kantado
La paŝtist’ jam kantas ne.   Kaj aŭskultas kun atento.
 
Ĝin ne povas aŭdi soni   En la tombojn de l' monteto
La gajuloj post viv-fin’.   El la valo ĉiu venos.
Ho, paŝtisto, iam oni   Ankaŭ vin, ho paŝtisteto,
Portos supren ankaŭ vin.   Oni iam tien prenos.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Kapelle"
de Ludwig Uhland (*1787.04.26 -
†1862-13-11) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04).

Pri la aŭtoro vidu ankaŭ la vikipedian
retejon http://en.wikipedia.org/wiki/Ludwig_Uhland.
  Traduko de la Germana poemo "Die Kapelle"
de Ludwig Uhland (*1787.04.26 -
†1862-13-11) en Esperanton de Ludwig
Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo,
*1859-12-15 - †1917-04-14).

Tiu ĉi poem-traduko troviĝas ankaŭ en
www.literaturo.dk/kapelo.htm, ene
de la listo http://www.literaturo.dk/enhavo.htm.