Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Richard von Schaukal * Unter Wintersternen Germana Arg-1282-637 2012-10-30 21:56 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Sub vintraj steloj Esperanto Arg-1283-637 2013-07-27 19:19 Manfred nur tiun forigu

Richard von Schaukal,
Sub vintraj steloj

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
La nokt' silentas sub la rond' ĉiela,
Multoble brilas stela lum-radi'.
El iu foro venas spir' alŝvela,
Resinkas en tegitan grundon ĝi.
 
Rigardas mi l' trembrilon en trankvilo,1)
La nigra volb' etendas larĝe sin!
Ne sentas mi min en la fremda brilo,
La senfineco superfortas min.
 
Traduko de la Germana poemo "Unter
Wintersternen" de Richard von Schaukal
(*1874-05-27 - †1942-10-10) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04).

Tiu ĉi poemo aperis en 1989-01-29 en la
germana eklezia gazeto "Bistumszeitung
Münster", sur pago 2.
 
1) aŭ:\\Rigardas mi la stelojn en trankvilo,