Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Hermann Löns * Abendsprache Germana Arg-1281-636 2012-10-29 21:38 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Vespera parolo Esperanto Arg-1862-636 2013-09-29 17:37 Manfred nur tiun forigu

Hermann Löns,
Vespera parolo

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Se venos iam de l' vivo fin',
Surerikeje sola vi lasu min.
Ne volos resti mi tie ĉi,
Samkiel besto pereu mi.
Sur griza musko mortu mi,
Dum sonas de la kornik' litani'.
Tombigos min vermoj en trankvil',
Dum sonos de l' ŝtormo sonoril'.
Ne volas havi tomb-ŝtonon mi,
Ne estu ŝutata monteto sur ĝi.
Neniu koron', kie mortis mi,
Neniu larmo, nenio, neni'.
Nek vidi nek aŭdi ion volas mi,
Kiel besto foriĝi de tie ĉi.
Neniu ŝtono por mia memor',
Senŝpure mi volas iĝi for.1)
 
 
Traduko de la Germana poemo "Abendsprache"
de Hermann Löns (*1866-08-29 -
†1914-09-26) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04).
 
1) aŭ:\\Sen ŝpuro mi volas iĝi for.