Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Tombosentenco Esperanto 1993 Arg-123-63 | MR-261-1c 2010-05-26 19:44 Manfred nur tiun forigu
Kálmán Kalocsay Kie, laca vagabondo Esperanto Arg-1083-63 2010-05-26 19:45 Manfred nur tiun aldonu
Heinrich Heine * Grabspruch Germana Arg-122-63 | MR-261-1c 2003-10-26 01:05 Manfred nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Tombosentenco

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Kie estos ripozejo
lasta de migranto mi?
Ĉu sub palmoj en forejo?
Aŭ ĉe l´ Rejno sub tili´?
 
Ĉu enfosos min malpie
iu en dezerta land´?
Aŭ ĉu mi ripozos ie
en la sablo de marstrand´?
 
Tamen, min ĉirkaŭos ĉie
la ĉiel´ de l´ granda Di´,
steloj tie ĉi kaj tie
lampe ŝvebos super mi.
 
Traduko de la Germana poemo "Grabspruch"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1993.