Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Grabspruch Germana Arg-122-63 | MR-261-1c 2003-10-26 01:05 Manfred nur tiun forigu
Kálmán Kalocsay Kie, laca vagabondo Esperanto Arg-1083-63 2010-05-26 19:45 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Tombosentenco Esperanto 1993 Arg-123-63 | MR-261-1c 2010-05-26 19:44 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Grabspruch

 

Heinrich Heine,
Tombosentenco

 

Heinrich Heine,
Kie, laca vagabondo

 
    tradukita de Manfredo Ratislavo   tradukita de Kálmán Kalocsay
 
Wo wird einst des Wandermüden   Kie estos ripozejo   Kie, laca vagabondo,
letzte Ruhestätte sein?   lasta de migranto mi?   trafos mi al lasta hejm'?
Unter Palmen in dem Süden?   Ĉu sub palmoj en forejo?   Ĉu sub suda palmofrondo?
Unter Linden an dem Rhein?   Aŭ ĉe l´ Rejno sub tili´?   Sub tilio apud Rejn'?
 
Werd´ ich wo in einer Wüste   Ĉu enfosos min malpie   Ĉu min en dezert' enfosos
eingescharrt von fremder Hand?   iu en dezerta land´?   haste ies fremda man',
Oder ruh´ ich an der Küste   Aŭ ĉu mi ripozos ie   aŭ en sablo mi ripozos
eines Meeres in dem Sand?   en la sablo de marstrand´?   borde de la ocean'?
 
Immerhin! Mich wird umgeben   Tamen, min ĉirkaŭos ĉie   Kie ajn! Min la ĉieloj
Gottes Himmel, dort wie hier,   la ĉiel´ de l´ granda Di´,   brakos, kiel tie ĉi,
Und als Totenlampe schweben   steloj tie ĉi kaj tie   kaj funebro-lampe steloj
nachts die Sterne über mir.   lampe ŝvebos super mi.   ŝvebos nokte super mi.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17).

 
  Traduko de la Germana poemo "Grabspruch"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1993.

 
  Traduko de la Germana poemo "Grabspruch"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Kálmán Kalocsay (Kalmano Kaloĉajo,
*1911 - †1976).