Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Tombosentenco Esperanto 1993 Arg-123-63 | MR-261-1c 2010-05-26 19:44 Manfred nur tiun forigu
Heinrich Heine * Grabspruch Germana Arg-122-63 | MR-261-1c 2003-10-26 01:05 Manfred nur tiun forigu
Kálmán Kalocsay Kie, laca vagabondo Esperanto Arg-1083-63 2010-05-26 19:45 Manfred nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Grabspruch

 

Heinrich Heine,
Tombosentenco

 
    tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Wo wird einst des Wandermüden   Kie estos ripozejo
letzte Ruhestätte sein?   lasta de migranto mi?
Unter Palmen in dem Süden?   Ĉu sub palmoj en forejo?
Unter Linden an dem Rhein?   Aŭ ĉe l´ Rejno sub tili´?
 
Werd´ ich wo in einer Wüste   Ĉu enfosos min malpie
eingescharrt von fremder Hand?   iu en dezerta land´?
Oder ruh´ ich an der Küste   Aŭ ĉu mi ripozos ie
eines Meeres in dem Sand?   en la sablo de marstrand´?
 
Immerhin! Mich wird umgeben   Tamen, min ĉirkaŭos ĉie
Gottes Himmel, dort wie hier,   la ĉiel´ de l´ granda Di´,
Und als Totenlampe schweben   steloj tie ĉi kaj tie
nachts die Sterne über mir.   lampe ŝvebos super mi.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17).
  Traduko de la Germana poemo "Grabspruch"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1993.