Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Nikolaus Lenau * Himmelstrauer Germana Arg-1267-627 2012-10-26 14:11 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Ĉiel-malĝojo Esperanto Arg-1268-627 2012-10-26 14:09 Manfred nur tiun forigu

Nikolaus Lenau,
Ĉiel-malĝojo

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Migradas penso surĉielvizage,
La morna, griza, peza nubo jen;
Arbed' envente frenezulmalsaĝe
Sin ĵetas tien-renn en ĉagren'.
 
Eksonas bruo de l' ĉielo kiel
Malforta ĝemo de melankoli',
- okul' ploronta ekrigardas tiel, -
El ĝi ekbrilas febla lumradi'.
 
De l' marĉo fridaj trem-aeroj vente
Alblovas supererikeje nun;
De la ĉielo trista senatente
Elmane falis la lasita sun'.
 
Traduko de la Germana poemo "Himmelstrauer"
de Nikolaus Lenau (*1802-08.13 -
†1850-08-22) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04).

Pri la poeto vidu la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Nikolaus_Lenau.