Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff La postiljono Esperanto 1984 Arg-1264-625 | MR154-2 2014-08-27 13:27 Manfred nur tiun forigu
Nikolaus Lenau * Der Postillon Germana Arg-1263-625 2012-10-24 22:34 Manfred nur tiun aldonu

Nikolaus Lenau,
La postiljono

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Ĉarma estis nokt’ de Maj’,
nuboj de arĝento
flugis ĉe l’ ĉielo kaj1)
blovis varma vento.
 
Ekdorminte kuŝis nun
voj’ kaj strato ĉiu;
noktogardis nur la lun’
kaj krom ĝi neniu.
 
Kaj trankvile tra l’ kampar’
iris la aero,
kie dormis la idar’
de la primavero.
 
Nur la rivereto sen
bruo fluis tie,
kaj odoris floroj jen,
sonĝe idilie.
 
Postiljono krudis pli,
vipon li knaligis,
lian kornon laŭte li
tra la val’ sonigis.
 
Sonis de l’ ĉevaloj kvar,
dum la veturado,
tra floranta la kampar’
gaja huffrapado.
 
Preterflugis la pejzaĝ’,
kiam ni rapidis,
ke la pacon de l’ vilaĝ’
mi apenau vidis.
 
Preterrapidante mi
vidis che preĝejo,
ke en maj-feliĉo ĉi
kushis jen tombejo.
 
Staris alte super ni,
ĉe dekliva vojo,
pala kruco-bild’ de Di’,
mute en malĝojo.
 
Kaj la postiljon’ malpli
gaja nun fariĝis,
la ĉevalojn igis li
halti kaj mutiĝis.
 
„Halti devas tie ĉi
ja ĉeval’ kaj rado;
ĉar jen kuŝas“, diris li,
„mia kamarado.
 
Estas tre domaĝe, ke
kuŝas li entere.
Estis li ja kara tre,
ho sinjoro, vere!
 
Devas halti ĉiam mi
en ĉi tiu loko,
lin saluti tie ĉi
frate per korn-voko!“
 
Gajan kanton sendis li
per la korn-blovado,
por ke trapenetru ĝi
al la kamarado.
 
Kvazaŭ respondado de
jena kamarado
sonis de la monto re
lia korn-blovado. -
 
Lante pluveturis ni,
kaj blovado lia,
longe postsonoris ghi
en orelo mia.
 
Traduko de la Germana poemo "Der Postillon"
de Nikolaus Lenau (*1802-08.13 -
†1850-08-22) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1984.
 
1) aŭ: flugis surĉiele kaj