Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Hermann Löns * Auf der Lüneburger Heide Germana Arg-1260-624 2012-10-23 21:15 Manfred nur tiun aldonu
Oskar Breddermann Lüneburga erikejo Esperanto Arg-1262-624 2012-10-23 21:11 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Sur la Lujneburga erikejo Esperanto Arg-1261-624 2012-10-22 23:12 Manfred nur tiun aldonu

Hermann Löns,
Lüneburga erikejo

 
tradukita de Oskar Breddermann
 
1. Lüneburgan erikejon
en mirige bela land'
mi trapasis ĉiuloken,
multon montris voja rand'
Faleri, falera
ho; karul', karulin',
via ja scias, scias ja.
 
3. Fratoj, lasu glasojn tinti;
ĉar la muskatela vin'
acidiĝus pro maluzo,
tial ne eltrinku ĝin.
Faleri, falera
ho: karul', karulin',
via ja scias, scias ja.
 
3. Ruĝajn cervojn ni ekĉasu
gaje en arbaro, dum
niaj hundoj laŭte bojas
kaj pafiloj krakas "bum".
Faleri, falera
ho; karul', karulin',
via ja scias, scias ja.
 
4. Vi belega, vi ĉarmega
kvazaŭ lakt' kaj sango, flor';
ni anime kunligiĝu
kaj nin amu kor' al kor'.
Faleri, falera
ho; karul', karulin',
via ja scias, scias ja.
 
Traduko de la Germana poemo "Auf der
Lüneburger Heide" de Hermann Löns
(*1866-08-29 - †1914-09-26) en
Esperanton de Oskar Breddermann.

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
trovis en la kantlibreto "Jen la kanto de
l' vojaĝ'", eldonita de Dansk Esperanto-Forlag
en la jaro 1973, represita de D.E.F. (Dana
Esperanto-Federacio).