Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Hermann Löns * Auf der Lüneburger Heide Germana Arg-1260-624 2012-10-23 21:15 Manfred nur tiun aldonu
Oskar Breddermann Lüneburga erikejo Esperanto Arg-1262-624 2012-10-23 21:11 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Sur la Lujneburga erikejo Esperanto Arg-1261-624 2012-10-22 23:12 Manfred nur tiun forigu

Hermann Löns,
Sur la Lujneburga erikejo

 

Hermann Löns,
Lüneburga erikejo

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Oskar Breddermann
 
1. Lujneburga erikejo,   1. Lüneburgan erikejon
Vi mirakle bela land'.   en mirige bela land'
Tramigrante vin mi trovis   mi trapasis ĉiuloken,
Multon ĉe la vojo-rand'.   multon montris voja rand'
Faleri, falera   Faleri, falera
Kaj juĥajrasa, kaj juĥajrasa,   ho; karul', karulin',
Amatin', amatin';   via ja scias, scias ja.
Ĉar vi scias tion:ja.    
 
2. Fratoj, ni tintigu niajn   3. Fratoj, lasu glasojn tinti;
Glasojn, ĉar la juna vin'   ĉar la muskatela vin'
Netrinkite acidiĝos.   acidiĝus pro maluzo,
Do, ni nun eltrinku ĝin   tial ne eltrinku ĝin.
Faleri, falera   Faleri, falera
Kaj juĥajrasa, kaj juĥajrasa,   ho: karul', karulin',
Amatin', amatin';   via ja scias, scias ja.
Ĉar vi scias tion ja.    
 
3. Kaj la hundoj, ili bojas,   3. Ruĝajn cervojn ni ekĉasu
La pafilo, knalas ĝi,   gaje en arbaro, dum
Ruĝojn cervojn volas ĉasi   niaj hundoj laŭte bojas
En arbaro verda ni.   kaj pafiloj krakas "bum".
Faleri, falera   Faleri, falera
Kaj juĥajrasa, kaj juĥajrasa,   ho; karul', karulin',
Amatin', amatin';   via ja scias, scias ja.
Ĉar vi scias tion ja.    
 
4. Ho, vi rava belulino,   4. Vi belega, vi ĉarmega
Bildo lakta-sanga vi,   kvazaŭ lakt' kaj sango, flor';
Niajn korojn interŝanĝu   ni anime kunligiĝu
Ni, ĉar bonas tio ĉi.   kaj nin amu kor' al kor'.
Faleri, falera   Faleri, falera
Kaj juĥajrasa, kaj juĥajrasa,   ho; karul', karulin',
Amatin', amatin';   via ja scias, scias ja.
Ĉar vi scias tion ja.    
 
Traduko de la Germana poemo "Auf der
Lüneburger Heide" de Hermann Löns
(*1866-08-29 - †1914-09-26) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04).

Pri la aŭtoro vidu la retejojn
http://de.wikipedia.org/wiki/Hermann_L%C3%B6ns
kaj http://www.loens-verband.de/.
  Traduko de la Germana poemo "Auf der
Lüneburger Heide" de Hermann Löns
(*1866-08-29 - †1914-09-26) en
Esperanton de Oskar Breddermann.

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
trovis en la kantlibreto "Jen la kanto de
l' vojaĝ'", eldonita de Dansk Esperanto-Forlag
en la jaro 1973, represita de D.E.F. (Dana
Esperanto-Federacio).