Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Oskar Breddermann Lüneburga erikejo Esperanto Arg-1262-624 2012-10-23 21:11 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Sur la Lujneburga erikejo Esperanto Arg-1261-624 2012-10-22 23:12 Manfred nur tiun forigu
Hermann Löns * Auf der Lüneburger Heide Germana Arg-1260-624 2012-10-23 21:15 Manfred nur tiun forigu

Hermann Löns,
Auf der Lüneburger Heide

 

Hermann Löns,
Sur la Lujneburga erikejo

 

Hermann Löns,
Lüneburga erikejo

 
    tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Oskar Breddermann
 
1. Auf der Lüneburger Heide   1. Lujneburga erikejo,   1. Lüneburgan erikejon
In dem wunderschönen Land   Vi mirakle bela land'.   en mirige bela land'
Ging ich auf und ging ich unter   Tramigrante vin mi trovis   mi trapasis ĉiuloken,
Allerlei am Weg ich fand   Multon ĉe la vojo-rand'.   multon montris voja rand'
Valleri, vallera,   Faleri, falera   Faleri, falera
und jucheirassa, und jucheirassa,   Kaj juĥajrasa, kaj juĥajrasa,   ho; karul', karulin',
bester Schatz, bester Schatz,   Amatin', amatin';   via ja scias, scias ja.
denn du weißt es weißt es ja.   Ĉar vi scias tion:ja.    
 
2. Brüder lasst die Gläser klingen   2. Fratoj, ni tintigu niajn   3. Fratoj, lasu glasojn tinti;
Denn der Muskatellerwein   Glasojn, ĉar la juna vin'   ĉar la muskatela vin'
Wird vom langen Stehen sauer   Netrinkite acidiĝos.   acidiĝus pro maluzo,
Ausgetrunken muss er sein   Do, ni nun eltrinku ĝin   tial ne eltrinku ĝin.
Valleri, vallera,   Faleri, falera   Faleri, falera
und jucheirassa, und jucheirassa,   Kaj juĥajrasa, kaj juĥajrasa,   ho: karul', karulin',
bester Schatz, bester Schatz,   Amatin', amatin';   via ja scias, scias ja.
denn du weißt es weißt es ja.   Ĉar vi scias tion ja.    
 
3. Und die Bracken und die bellen   3. Kaj la hundoj, ili bojas,   3. Ruĝajn cervojn ni ekĉasu
Und die Büchse und die knallt   La pafilo, knalas ĝi,   gaje en arbaro, dum
Rote Hirsche woll'n wir jagen   Ruĝojn cervojn volas ĉasi   niaj hundoj laŭte bojas
In dem grünen, grünen Wald   En arbaro verda ni.   kaj pafiloj krakas "bum".
Valleri, vallera,   Faleri, falera   Faleri, falera
und jucheirassa, und jucheirassa,   Kaj juĥajrasa, kaj juĥajrasa,   ho; karul', karulin',
bester Schatz, bester Schatz,   Amatin', amatin';   via ja scias, scias ja.
denn du weißt es weißt es ja.   Ĉar vi scias tion ja.    
 
4. Ei du Hübsche, ei du Feine   4. Ho, vi rava belulino,   4. Vi belega, vi ĉarmega
Ei du Bild wie Milch und Blut   Bildo lakta-sanga vi,   kvazaŭ lakt' kaj sango, flor';
Unsere Herzen woll'n wir tauschen   Niajn korojn interŝanĝu   ni anime kunligiĝu
Denn du glaubst nicht wie das tut   Ni, ĉar bonas tio ĉi.   kaj nin amu kor' al kor'.
Valleri, vallera,   Faleri, falera   Faleri, falera
und jucheirassa, und jucheirassa,   Kaj juĥajrasa, kaj juĥajrasa,   ho; karul', karulin',
bester Schatz, bester Schatz,   Amatin', amatin';   via ja scias, scias ja.
denn du weißt es weißt es ja.   Ĉar vi scias tion ja.    
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Hermann Löns (*1866-08-29 -
†1914-09-26).

Vidu: http://de.wikipedia.org/wiki/Auf_der_L%C3%BCneburger_Heide.
La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Ludwig Rahlfs. Vidu la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Ludwig_Rahlfs.
La melodio estas aŭdebla en
http://ingeb.org/Lieder/AufderLu.html.
Pri la aŭtoro vidu la retejojn
http://de.wikipedia.org/wiki/Hermann_L%C3%B6ns
kaj http://www.loens-verband.de/.
  Traduko de la Germana poemo "Auf der
Lüneburger Heide" de Hermann Löns
(*1866-08-29 - †1914-09-26) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04).

Pri la aŭtoro vidu la retejojn
http://de.wikipedia.org/wiki/Hermann_L%C3%B6ns
kaj http://www.loens-verband.de/.
  Traduko de la Germana poemo "Auf der
Lüneburger Heide" de Hermann Löns
(*1866-08-29 - †1914-09-26) en
Esperanton de Oskar Breddermann.

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
trovis en la kantlibreto "Jen la kanto de
l' vojaĝ'", eldonita de Dansk Esperanto-Forlag
en la jaro 1973, represita de D.E.F. (Dana
Esperanto-Federacio).